#skribo
Explore tagged Tumblr posts
seaottercomics · 2 years ago
Text
jen rakontoj!
Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media
Por pli-bon'igi niajn kapablojn ni devas ekzerci legadon, ĉu ne. "La Virino Malaperas", de Monk kaj Freeman, 1937. (Tradukitan mallerte de mi) #esperanto #rakonto #skriboj #traduko
0 notes
th0w · 2 months ago
Text
ya no soi el verdadero
yamame kuando no exista el miedo
d konvertir en para
siempre solo un para luego
para ser sinsero
respiro, preparo el diparo y spero
tespere dosoras
x rotra no ubiera ni vistola ora
yaora m abandonas
bajo presion mejor m aprisiona
perdi la kordura sin una korona
kmo es...
kmo mexplikas kmo es
kmo m dises q es
kmo m dises q es....
son lastres iotra vez
gano elestres
otrabes kiero kestes
otraves kiero kestes.....
□kuantas veses pienso en gritar i termino kedandome mudo...x kedarme mudo....siento la mkeada d la jente sobre kda d mis guesos, t aseguro...□
soi fan d la forma enla q apila atila el jno sise enoja
kuando skribo el alma d mi kuerpo c despoja
ise transporta a mi palma dnde kalma aloja
ya sinkarma, yase mi kuerpo en el alba xq se le antoja
□laprofunda i misteriosa beyesa del universo, ila ermosa tristesa del sufrimiento umano□
0 notes
scooter313 · 8 years ago
Photo
Tumblr media
Lots of life lessons scribbled on this car. Lyric shout out to @systemofadown. #benched #fr8 #graffiti #skribo (at Romulus, Michigan)
0 notes
nurknabo · 3 years ago
Text
LINGVA LATINA PER SE ILLVSTRATA - CAPITVLVM SEXTVM DECIMVM
Jen komentado pri alia ĉapitro! Kaj kiom da novaj kaj malfacilaj vortoj estas en ĝi!
Tumblr media
La nomo de la ĉapitro estas "La Ŝtormo".
Resumo: Medo kaj Lidja prenas boaton por forlasi Italion kaj iri al Grekio. Sed, kiam ili estas surmare, ŝtormo ekaperas. Ĝi estas tre forta, kaj turnas la boaton kaj ne nur Medo kaj Lidja, sed ĉiuj boate falas en maron. En la fino, tamen, la ŝtormo komencas trankviliĝi. Medo kaj Lidja postvivis.
Mi komencos skribi la resumon en la latina, do mi povas uzi kion mi lernis. Problemo estos se mi bezonos uzi pasintan verbon. Ĉi-kaze, ĉar ne estas tia verbo, mi skribos ankaŭ en la latina. Sekvajn ĉapitrojn, mi skribos nur latine, se mi povos, aŭ nur Esperanto, se ne.
Medus et Lydia naves conscendunt quia proficiscintur ex Italia redireque Graeciam volunt. Sed, alto mari, tempestas oririt. Ea nimis turbida est, et navem iactat, et non modo Medus et Lydia, sed omnis de nave aquam cadunt. Tandem autem tempestas cadere incipit. Medus et Lydia supervivunt.
Nun ni komencu priparoli.
"Sive", la alia "aŭ"
Mi unue komprenis ĝin kiel "vel", kiu uzatas kiam la alternativoj laŭvolas. Tamen, kial alia vorto? Se estas alia vorto, estas alia signifo. Do mi ne volis atendi kaj serĉis pri ĝi. Rezultas ke jen unu pli nuanco en la signifo "aŭ". En la ekzemploj kiujn mi vidis, videblas la diferenco inter "vel" kaj "sive". Dum "vel" montras alternativojn kiujn la leganto/aŭskultanto povas elekti, "sive" montras kiel "ĉi tiuj du povas esti okaza(i)nta". La libro diras ke maro estas nomata unu aŭ alia nomo, tio estas, ke ĝi povas, de homoj, esti nomata per ambaŭ nomoj. Mi esperas ke mia klarigo estas komprenebla.
Samtempe, mi kredas ke, se oni nomas maron ambaŭmaniere, signifas ke uzi "sive" estas nerekte diri "vel".
La libro donanta signifojn de vortoj!
Tio estas tiel bona kaj ekscitiga, ĉar tio simple montras ke la vortprovizo kreskas ĝis punkto kie de finoj povas esti klarigitaj per vortoj, anstataŭ per kunteksto.
Tumblr media Tumblr media
Semper
Aperis la vorto "semper", signifanta "ĉiam". Sed kio igis min demandi estis la libra klarigo por ĝi.
Semper = omni tempore
Do mi scivolas: ĉu eblas uzi ambaŭ? Mi pensas jes, finfine, ĉu ili ne havas la saman signifon?
Ina finaĵo, vira vorto
La vorto estas «nauta».
Mi ne memoras ĉu mi priparolis tion antaŭe, sed mi jam estis atendanta aperi vorto kies finaĵo ne kongruas al la genro. Tio tre oftas en latinidaj lingvoj.
La alia uzo de ablativo: ellasi «dum»
Similas al Esperanto. Anstataŭ diri ekz «dum tri tagoj», oni povas diri «tri tagojn» aŭ eĉ, mi pensas, «tritage». Ankaŭ havas ĝin la latina, sed ne nur rilate al tempo, sed ankaŭ al okazoj. Anstataŭ «dum mare turbidum est (dum la maro estas malglata)», oni povas diri «mari turbido». Esperante mi pensas ke eble ne ĝustus N-vortigi ĝin, kiel «la maron malglatan», sed certe eblas E-vortigi: «malglatmare». Mi aparte ĝin ŝatis... Mi probable uzos tiajn mallongigojn.
Cetere, estas parto en PMEG kiu priparolas tion, ĉe 37.4.
Ĝi konfuzigis min, simile al kio okazas en Esperanto al E-vorto, kie oni povas legi ĝin kiel «lokativo» aŭ modo.
Jen ekzempla frazo kiu konfuzigis min:
Vento secundus naves e portu egrediuntur.
Mi komprenas ke ĝi povas esti tradukita kiel aŭ «Ŝipoj foriras de la haveno per la dua vento» aŭ «Ŝipoj foriras de la haveno dum la dua vento».
Tamen maniero scii kio estas kio ekzistas. Mi rimarkis ke, kiam estas per-ablativo, ĝi uzatas antaŭ la verbo, kiam estas dum-ablativo, malproksime de la verbo. Tion en la suba latina frazo ni povas vidi. Per-ablativo videblas en la ĉapitro Miles Romanus. La frazon mi ne memoras, sed estis io kiel: milites romani gladio pugnant.
Eble tio estas maniero ne krei konfuzon. Kvankam per-ablativo povas ŝanĝiĝi, restante post la verbo, anstataŭ antaŭ.
La deponentaj verboj
Kaj "deponenta" estas kreita de mi, ĉar la vorton esperante mi ne trovis.
Deponentaj verboj verboj kiuj aktivan voĉan signifon havas estas sed ilia formo alla estas. Latine, ĝis nun, la verbo aktivan voĉon havas sed ĝi skribatas pasivvoĉe.
Mi ne komprenas kial tio estis kreita. Kia neceso? Kial simple ne uzi la aktivan voĉon? Mi pripensas gugli tion.
Novaj vortoj senhalte
La kvanto de vortoj aperintaj estas freneza, ĉefe en la fino, kie mi bezonis iri vortaron ciun du aŭ tri vortojn. Mi, tiel antaŭĝojanta la sekvajn ĉapitrojn, iĝis iomete malfeliĉe. La vortojn mi bezonos lerni unue, sed mi ne ĉiujn lernos, sed la pli utilajn nur.
Multa linguae Latinae vocabula nescio. Fortasse necesse est adire alios locos, praeter liber. Discere volo, non ex libro modo, sed ex omni locis (et certe est vocabulum quod significat «omni locis», quod non scio), et id volo quod linguam Latinam melior discere potero.
Jen la latina frazo. Mi uzis iujn vortojn kiujn mi lernis el la iuj sekvaj ĉapitroj (ilin mi rapidlegis) kaj iujn el la vortaro. Tion mi pli faros de ĉi tiam ĉar pli bonas min esprimi.
Ĝis la sekva!
3 notes · View notes
lapetrelo-blog · 5 years ago
Text
volonte eki ion...
Tumblr media
Saluton karaj!
Longtempe mi volis sed hezitis pri krei blogon de nia rondo. Cxu la agadraporto sur la hejmpagxo ne suficxas por "reporti agadoijn", kaj Tvitero ne suficxas pri konektigxi kun aliaj E-istoj? Jes, kompreneble. Kvankam ne cxiam - pri multaj aferoj iam mi simple volas skribi pli longe, kaj ne zorgi pri cxu miaj enskriboj estas "sxatemaj" aux ne. Por tio fari blogon estus bona ideo, cxu ne? Alia aspekto estas la reprezentado de nia rondo: mi nuntempe administras ciuj retpagxoj kaj sociaj retoj de la rondo, kaj efektive igxis sia "reprezentanto", vole-nevole. Cxu mi estas kvalifikita por tio? Tion mi ne scias. Mi ne estas "neuxtrala persono", kaj mi ne volas esti. Nek mi volas aserti miajn opiniojn kiel opinioj de la tuta grupo. Tamen, mi ne opinias ke nia rondo ne devas havi ian sencon de kuna direkto, ian kunan celon, ian unuigan agxon krom nia intereso pri Esperanto. Mi esperas trovi kaj disvolvi tion. Nuntempe la membroj "Asocio de Liberaj Esperantistoj de Waseda" ne estas veraj samideanoj. Tion mi diras sen ia malbona intenco, cxar en efektiveco ni ne "malkoncentas" pri niaj ideologiaj pozicioj, sed simple ne komunikas pri tio entute. Pro tio eble ni estas veraj samideanoj, sed nun mi ne povas tion ekscii - ne gxis ni komenci intersxangxon de niaj "ideoj". Do, mi volas komenci. Eki ion. Mi fine decidis krei blogon por mi mem, kaj skribi tie miajn pensojn pri la rondo, pri E-ujo, pri la aferoj gxeneraloj kiuj rilatas kun E-o kaj niaj kunaj/miaj personaj agadoj kiel E-isto (se mi povas nomigxi mem tiel). Bonvolu legi, se tio vin interesigas. Eta mem-enkonduko: Mia kasx-nomo estas Serafima (tiel mia patrino volis nomi min, sed tutaj aliaj familianoj kontris tion). En Waseda (espereble mi komencos mian doktoran kurson venontjare) mi esploras historion kaj teorion de moderna/antauxmilita japana literaturo, arto kaj politika penso. La rilato de E-o kun sociaj movadoj en Japanio interesigis min longtempe, kaj kiam mi renkontis reala, nuna E-isto kiu ankaux igxis mian kamaradon, mi rapide decidis fine eklerni Esperanton. Tio okazis en Majo 2018, kaj en Septembro mi decidis "revivi" la Esperanto-studgrupon de Waseda. (Kun helpo kaj subteno de multaj da geamikoj kaj japanaj E-istoj, nia (mal)nova rondo komencis rekontigxi du fojoj monate. Pri la rondo mi skribos gxisfunde en alia okazo.) Espereble tio suficxas por nuntempo. Mi petas vian pardonon pri iuj eraroj de Esperanta gramatiko, kaj pri la uzado de tiu acxa "x" sistemo. Bonvole sciigu min pri iuj opinioj vi havus leginte cxi tiun blogon, kaj gxis poste!
1 note · View note
senvivulo · 6 years ago
Text
Saluton! Ĉi tio estas mia esperanta persona blogo.
Mi jam scias la elementojn de Esperanto lingvo, sed mi daŭre lernas ĝin kaj eĉ nun mi uzas la vortaron por trovi bezonatajn vortojn.
Do mi skribos pri io ajn somere. Nun mi havas postlerneja ekzamenojn (haha kiun mi penas trompi, ajnokaze mi ne prepariĝas al ĝin).
Bonfortun
7 notes · View notes
kerinja0315-blog · 5 years ago
Text
Saluton
Saluton al cxiuj!!! Tio estas mia unua fojo provi Tumblr, kaj mi esperas ke mi renkontigxos novajn amikojn cxi tie. Mi skribos cxefe Esperante.
Hi everybody! My name’s Kerinja, and I love Esperanto. I’ll sometimes post things in English too, though :)
1 note · View note
cosmogyros · 6 years ago
Note
Hej, de kie vi estas? :) Ŝajnas al mi ke vi loĝas en Germanio, sed ke vi ne estas denaska parolanto de la germana.
Hi! Gxuste kaj gxuste :) Mi venas de Usono kaj mi denaske parolas nur la anglan. La tutaj aliaj lingvoj, kiujn mi konas, estas ankoraux je pli suba nivelo.
(Pardonu min, se estas eraroj en mia skribo. Mi ne ofte havas okazon uzi Eo.)
1 note · View note
neniajho · 2 years ago
Text
Pri Miaj Zorgoj
*Pardonu se estas eraroj en la Esperanta gramatiko.
Hodiaŭ mi skribos honeste pri miaj zorgoj. Mi neniam antaŭe diris tion al iu ajn. Ĝi povus esti ia mem-enkonduko.
Mi pensas pri kiel komenci mian agadon. Kanti, desegni, fari paroladojn, provi pli hazardajn metodojn, ktp, sed la prepartempo estas limigita. Mi luktas, kaj mi vivas inter mondaj aferoj ĉiutage malsamaj kaj kelkaj ideoj kiuj aperas.
.... Kion mi povas "sugesti" per miaj esprimaj agadoj? ....
Mi pensas, ke mia identeco iom ŝanĝiĝas laŭ la paso de la tagoj. Ĝi inkluzivas personecojn, celojn, lingvon kaj kulturajn ideojn. Ĉu mi malkaŝu aŭ kaŝu miajn radikojn? Sed ĝi estas io, kio nature elfluas en la esprimon kiam mi provas kaŝi ĝin, do eble estos malfacila. Mi volas diri ion al la tuta mondo, sed mi zorgas, ke miaj valoroj vundos aliajn homojn, ĉar la mondo estas tro granda kaj mankas al mi scio kaj imago.
Estis multaj aferoj, kiujn mi volis fari ekde mi estis juna, kaj eĉ nun mi havas altajn idealojn kaj multajn aspirojn. Sed mi ne havas sufiĉe da tempo por realigi ĉion, do mi devus klopodi por atingi la plej gravan. Kio do gravas?
Ĉu ĝi estas persona celo? Sed ĉu ĉi tio estas la vojo por iri? Ĉu la mondo povas pliboniĝi atingante la celon? Eĉ se mi povas atingi mian revon, kio se mi "mortos" aŭ "ĉio finiĝas" pro aliaj faktoroj?
Estas tempoj en la vivo, kie estas malfacile por unu persono atingi, kaj estas tempoj kiam vi agas por atingi celon sed ne scias kiel aliaj kondutos. Nu, estante malsama homo, ili meritas esti malsamaj.
Sed kiom ajn zorgema vi estas, la agoj de aliaj povas mortigi vin. Se ĝi estas intencita, ĝi estas pli malvirta, kaj el la vidpunkto de la koncernato, ĝi estas tre dolora.
Milito estas la plej malbona afero. Kial estas bone fari murdon en milito? (Foje mi demandas min, ĉu eblas decidi la venkon aŭ malvenkon en maniero, kiu ne vundas la homan korpon, kiel videoludo...)
Mi volas fini la militon kaj malhelpi ĝin okazi estonte. Nun kiam ni havas Interreton, mi pensas, ke individua potenco estas grava. Mi pensas pri esprimoj, enhavoj aŭ sistemoj por kolekti la "volon" de individuoj. Mi volas komenci ĝin iam venontjare.
Mi origine havas sonĝon fariĝi advokato kaj kutime pasigas la plej grandan tempon studante por ĝi. Mi pensas, ke kono de la juro estas utila iel aŭ alie, sed necesas longa tempo por fariĝi advokato, kaj ĝi nur nerekte rilatas al la supre menciitaj agadoj. Tiom da fojoj mi scivolas, ĉu mi devus rezigni esti advokato. Foje mi indignas, ke mi povintus realigi miajn revojn, se la mondo estus pli bona loko. Tamen estas sufiĉe egoisma ideo.
Sed samtempe, estas homoj, kiujn mi povas helpi estante advokato, kaj estas certaj aferoj, kiujn mi povas fari per mia scio pri juro. Fakte, mi volas klarigi la miskomprenojn de homoj pri leĝoj, kaj mi esperas, ke tio ŝanĝos la manieron de homoj pensas pri krimprocesoj, jura reformo ktp. Tial mi ne volas rezigni fariĝi advokato pro aliaj faktoroj , do mi nur devas plu studi.
Esti studento estas malfacila por mi. Sentante maltrankvila pri mia manko de kapabloj kaj la perspektivo de la estonteco, mi certas, ke mi povos helpi aliajn en la estonteco, sed mi ne kapablas helpi ilin nun, nur rigardante la novaĵojn kaj sentante min senpova dum mi daŭrigas mian bazaj studoj. Tamen, la kredo, ke iam mi povos ŝanĝi la mondon, antaŭenigas min, kaj la emo rapidi igas min okupiĝi pri diversaj ĝenroj kaj lasi ĉion duonfinita. La imago, ke mi tamen ne vivos post kelkaj jaroj, igas min senti min senhelpa kaj senespera.
.... Mi volas, ke ĉiuj vivu en pozitiva maniero .... sed mi estas unu el la malplej pozitivaj homoj vivantaj ....
Homoj, kiuj konas nur unu flankon de mi, povus pensi, ke mi estas "ĉia parolado sed neniu agado". Mi sentas min kulpa la tutan tempon, sed mi faros kiel eble plej bone. Ĉiuokaze, mi kreas vivrutinon studi juron tage kaj agadi por miaj interretaj agadoj nokte.
Ĉiufoje, kiam mi rigardas la novaĵojn, mia menso vagas kaj mia malpacienco ekas. Sed se mi ĉesos provi, nenio ŝanĝiĝos. Bonvolu pardoni min, ke mi forgesis la mondajn problemojn dum iom da tempo kaj koncentriĝis pri miaj klopodoj dum mi estas ĉe ĝi. Kiun mi petas pardonon? Kio movas min en tiu orientiĝo? Mi timas, ke mi ne estos pardonita. Mi estas tia negativa homo.
Mi preferas hazarde babili kun iu ol peti konsilon. Efektive, mi vivis vivon kie mi preskaŭ ne babilas kun iu ĉi tiuj tagoj. Mi foje vokas mian familion, sed mi ne vidis miajn amikojn. Temas pri persona afero, sed dum mi pasigas miajn tagojn, mi estas tiel laca kaj frustrita, ke mi ne plu havas la konfidon renkonti homojn kaj havi agrablajn konversaciojn, kaj mi ne multe eliras. Lastatempe mi kaŝiĝis en la biblioteko.
Mi ĝojas, ke mi povus sciigi al Tumblr, kion mi pensas hodiaŭ. Mi certas, ke mi denove skribos pri miaj sentoj.
Esperante al mondpaco kaj ke ĉiuj vivu komforte
0 notes
mymysticna · 2 years ago
Text
vi estis unu el mia plej veraj amikinoj. Mi vere kredis, ke mi trovis iun kun kiu mi povis dividi ĉion. Mi sentas min trista kaj perfidita. Vi mankas al mi ekde kelkaj semajnoj. Kaj mi ne pensas ke mi povas pardoni vin. Sed mi vere tristas pri via foriro. Eble vi skribos al mi, fakte mi esperas.
0 notes
maurumtrinku-blog · 6 years ago
Photo
Tumblr media
Ni trinku bieron!
Tiu ĉi jaron mi deziras riĉigi mian konon de l’ alkoholaj trinkaĵoj. Sed vere estas multaj diversaj tipoj de trinkaĵoj  en l’ mondo laŭ la lando kaj la kulturo. La demando estas pri kia trinkaĵo mi devas ekkomenci mian esplorvojaĝon. Post kelkaj tagoj pripensante, mi decidis komenci l’ projekton kun la biero.  Tial mi serĉos informojn rilate al ĉiaj bieroj disponeblaj en mia urbo kaj lando, kiujn mi poste trinkos sole aŭ kun geamikoj en mia urbo.  Tiam mi rakontos al vi ĉiuj mian sperton.  
“Biero estas trinkaĵo produktita per fermentado el akvo, gisto, malto kaj lupolo. Ĝi enhavas – depende de la speco – proksimume 5 % (inter 2 kaj 14 %; sed kutime inter 4 kaj 8 %) da alkoholo; la tiel nomataj senalkoholaj bieroj havas inter 0 kaj 0,5 % da alkoholo.”-- Vikipedio
La afero estas ke mi n’estas sperta kritikisto de biero, kaj  pro tio mia opinio verŝajne ne konsentos viajn opiniojn. Tamen, mi ŝategus aŭskulti viajn komentojn post ke mia skribo estu finita.
2 notes · View notes
seaottercomics · 2 years ago
Text
Ha! Jen Rakontoj!
Tumblr media Tumblr media Tumblr media Tumblr media
Parto 7 de "La Sinjorino Malaperas" (1937), de Freeman kaj Monk. Ĉi tiu sen-dube eraro-plena tradukado estas de mi. #esperanto #traduko #rakonto #verko
0 notes
albireo-mkg · 2 years ago
Text
Autodrawing
Aŭtodesegnado 82. Kiel aŭtomata skribo, nur desegnado. Pensu pri tio, kion vi volas desegni. Nu, arbo, floro, kvin trianguloj, io kompleksa. Fermu viajn okulojn kaj desegnu tenante la bildon en la okulo de via menso. Kiam vi finos, malfermu viajn okulojn. Kio okazis? #Mi_estas_cxi_tie_eterneco #Esperanto Autodrawing 82. Like automatic writing, only drawing. Think about what you want to draw.…
Tumblr media
View On WordPress
0 notes
yamasztuka · 3 years ago
Text
New to Tumblr
Hey folks, it’s about time I began an account on Tumblr. I am an artist, author, and composer who speaks Esperanto- you’ll see many of my posts bilingually. On my blog is some of my work from recent times, and there’s much more to come.
Saluton ĉiuj, mi decidas komenci mia Tumblro. Mi estas artisto, aŭtoro, kaj komponisto kiu parolas la Anglan, multe de mia skribo estas en ambaŭ. Jen estas kelkaj de mia verkajojn.
1 note · View note
nurknabo · 3 years ago
Text
Esperantigado de vortoj per Esperantaj radikoj & afiksoj
Mi lastatempe rimarkis ke mi ŝatas fari ĝin. Multfoje estas vortoj en Esperanto kiuj ne estis kreitaj el Esperanto mem, sed alportitaj el alia lingvo. Ni uzu kiel ekzemplon la vorton "mistero". Ĉi vorto venis rekte al Esperanto, el alia lingvo, ne estis kreita el Esperanto mem. Nun kaj se tiaj vortoj ne ekzistus kaj ni bezonus krei unu kun la sama signifo el esperantaj radikoj kaj afiksoj? Ĉi-kaze mi eĉ trovis vorton por "mistero", eventuale, ĉe Glosbe: kaŝitaĵo. Sencas, ĉu ne? De ĉi tie mi komencis provi fari tion kun aliaj vortoj.
La esperantigo venas el laŭvorta traduko de la originala vorto. Estus eble kaj mojose simple krei vorton al sama koncepto, sed mi ne havas tian imagon, do mi nur faros la unuan opcion.
Alia afero kiu certe okazos estas ke, ĉar ĉi tiuj vortoj probable ne ekzistas en Esperanto, tradukiloj tradukos ilin malĝuste, eble transformante la vorton en du, adjektivon kaj substantivon.
Kaligrafio
Komencante per unu kiun eĉ Vikipedio mem mencias. "Skribarto" estas la alia vorto por "kaligrafio". Ĝi ne estas tamen laŭvorta traduko. "Kali = beleco", "grafio = skribo", el la greka. Mi dirus "Skribbeleco".
Sed tamen, eĉ evidentas, certe ne nur mi estas ŝatanta tion. Serĉante "calligraphy" ĉe Glosbe (por ke ĝi montru tradukojn, faritajn de homoj) aperas interesa alternativo: belskribado. Bonege. Mi koncentriĝis traduki laŭvorte kaj ne rimarkis le mi povus simple skribi alimaniere sed restigante la originalan sencon.
Kurioze kiel dum Esperanto kutimas inversigi, la greka, ankaŭ la latina, konservas la ordon. Mi ne scias ĉu ĝi eblas esperante... Certe estas regulo por tia kunigo. Mi ne ĝin konas.
Skribbeleco estas simple skribi elegante, kvankam hodiaŭ rilatas al skribado ĝenerale.
Kiam mi vidis lian skribarton, mi surpriziĝis.
Havi belan belskribadon malfacilas.
Finfine mi ne ĝenus ĉu ĉi ĉiuj vortoj ekzistus. Aliflanke, eble esti multaj vortoj por ekzakte la sama ideo eble ne estus bona. Ĝi estus kiel malpurigi la lingvon, per nenecesaj vortoj: pli da (nenecesaj) vortoj lernotaj de homoj kaj eblaj konfuzadoj en konversacio.
Anarkio
"Anarkio" venas el la greka, kie "a = sen, manko" kaj "narkio = reĝo". Do esperante mi simple uzis "senreĝeco".
Ĉe Glosbe, aperas ĝuste ĉi vorto, la sama kiun mi kreis. Nu, ĉi-kaze ne estis originaleco... Kaj malfacile estos, ĉar tia kreado ŝajnas esti ofta.
Multaj junuloj vidas la senreĝecon kiel solvon.
Aliaj tradukoj estis "senleĝeco" kaj "senordeco", kiujn mi ne multe ŝatis ĉar anarkio efektive ne havas kaoson kiel sia celo. Sed mi ne forĵetas ĉi vorton, ĝi povas esti uzata en malestimaj tonoj, kiam oni preferas uzi negativan vorton ol la esprimo mem, kiel nomi iun knabon "nerespondeculo" anstataŭ "knabo".
Filozofio
"Saĝoamo", mi kreis. Bedaŭrinde mi ne scias la grekan. Oni klarigas la etimologion dirante ke ĝi signifas "amo de saĝo". "Filo" signifas "tiu kiu estas amata aŭ grava", kiel "amato" esperante. Sed mi ne trovis vide agrabla meti "-at" tien. Do, finfine, same kiel oni povas diri, anstataŭ "kolumo de hundo", "hundokolumo", mi faris "saĝoamo", venanta de, kiel dirite, "amo de saĝo". Kaj ĉi-kaze ne estis alia traduko krom "filozofio" ĉe Glosbe.
Estas evidente kial saĝoamo estas grava en la homa vivo.
Mi vere min demandis ĉu mi uzus aŭ ne "-ec". Mi ne tute komprenas la uzon de ec-vortoj...
En ĉi tiu punkto, ĝi eble ne sencas al vi (al mi tio okazas), kvazaŭ la vorto ne vere aludantas al tio kion ĝi devus aludi. "Skribbeleco" aŭ eĉ "skribarto", ekzemple, ŝajnas esti pli adjektivo ol substantivo, kvazaŭ oni dirus "Ho, vi skribas tre bele. Skribarto!". Estas afero de kutimo. Certe la grekoj ne trovas stranga la vorton filozofio. Ni ne kutimas vidi vortojn kies partoj ekzistas en la vortprovizo de nia denaska lingvo, ni multfoje eĉ ne scias ke estas pli ol unu vorto aŭ afikso tie. Amuze, mi ne trovas stranga kiam mi vidas vortoj el esperanta vortprovizo mem, eĉ se mi klare vidas la kunigon. Eble ĉar ĝi ne estas mia denaska lingvo. La samo ne ripetiĝas kiam mi kreas ĉi tiujn vortojn tamen.
Respubliko
Ĝi venas el la latina "res = afero" kaj "publiko = publika". Mi proponas "Publikafero". Kaj mi denove ne scianta la uzadon de "-ec"...
Publikafero estas unu el tiuj ideoj kiuj apenaŭ funkcias teorie kaj havas eĉ pli malbonan rezulton realvive.
Utopio kaj Distopio
Ĉi du vortoj kune ĉar ili estas ege rilataj.
Utopio venas el la greka. "U" = "ne" kaj "topia" = "loko". Do la esperantigo simple estus "neloko". Estas strange pensi tiel, "ne loko". La signifo, mi kredas, estas ke tia loko ne ekzistas, "neloko" estus do kiel "neekzistanta loko". Sed, ĉe Vikipedio, estas klarigo montranta kial tio kion ni vidas en la vorto kaj la senco kiun ni al ĝi donas ŝajnas iomete diferenca: estas dirita ke "utopia" unue signifis "neekzistanta socio, kiam priskribita en konsiderinda detalo", kaj ke poste oni donis al ĝi la sencon uzatan ĝis hodiaŭ. Do, ĉi-kaze, la signifo "neloko" estus simple ĉar oni parolas pri efektive neekzistanta loko, ne ĉar la loko estas tiel perfekta, ke neniam ekzistos do la nomo "neloko".
Tamen estas dua alternativo por ĉi vorto, tre simila al "utopio", kiu estas "eŭtopio (esperantigite)". "Eŭtopio" signifas "bona + loko", kiu tute kongruas al la senco kiun ni donas al "utopio". Tial, por esperantigi la vorton "utopio", mi preferos uzi "bonloko".
"Distopio", siavice, ankaŭ el la greka venas kaj estas la tuta malo de la vorto "eŭtopio". "dis = malbona", "topio = loko". Do, "malbonloko".
Rapide klarigante, estas angla lingvo kiu estas la angla sed nur kun germanaj vortoj, Anglish. Ĝi havas vortaron kaj mi vidis tion kaj mi trovis bonajn nelaŭvortaj vortoj por la esperantigo.
Anstataŭ "utopio", "neniamlando", "sonĝmondo"; Anstataŭ "distopio", "malfacilloko", "severloko".
Certe la plejmulto de la homoj ŝatus vivi en bonloko.
Certe la plejmulto de la homoj ŝatus vivi en neniamlando.
Certe la plejmulto de la homoj ŝatus vivi en sonĝmondo.
Estas tre famaj libroj kiuj parolas pri malbonloko.
Estas tre famaj libroj kiuj parolas pri malfacilloko.
Estas tre famaj libroj kiuj parolas pri severloko.
Estas tre tre interese kiel la vortoj havas alian sencon, eĉ se ili estas ĝuste tio kio la originala vorto, tiu kiun ni uzas, signifas la samon. La lasta vorto, ekzemple. Certe oni ne pensus pri "utopio", se legus la vorton "bonloko".
Nu, ĉi tiuj estis la vortoj pri kiuj mi pensis. Baldaŭ mi afiŝos alian afiŝon kun pli vortoj.
3 notes · View notes
nurknabo · 3 years ago
Text
La versiklo ne estas kompleta, do mi ankaŭ skribos la tuton:
Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundiĝos, kaj flamo vin ne bruligos.
Jesaja 43:2
“When you go through deep waters, I will be with you.”
— Isaiah 43:2 NLT
4K notes · View notes