#Esperanto language
Explore tagged Tumblr posts
nurknabo · 25 days ago
Note
Ĉu oni devas uzi "ci" aŭ "vi"?
Certe "vi" estas la plej uzata. Ĝi funkcias kaj kiel singulara kaj kiel plurala.
"Ci" ne estas la "normala" uzo, ni nomu, kaj verŝajne oni plej uzas ĝin poetike. Tamen nenio vere malhelpas vin uzi ĝin, se vi ŝatus.
3 notes · View notes
strickvampir · 1 year ago
Text
Days of the week (Part I)
Tumblr media
Days of the week/Wochentage/Jours de la semaine/Tagoj de la semajno
19 notes · View notes
revemaknabino · 3 months ago
Text
Bazlernejano diris al mia filino ke ŝi iros al la infero 🔥
youtube
Lingvo: Esperanto 💚
Kofi / Instagram / Patreon / Spotify / Reddit
4 notes · View notes
melmendeesss · 11 months ago
Text
KIO ESTIS LA PLEJ GRANDA MERDO DE LA TERO? 🌎
youtube
Idioma: Esperanto (contém legenda em esperanto, português, italiano e inglês)
› Acompanhe as redes sociais: Telegram / Twitter / Patreon / Instagram / Ko-fi / Spotify
8 notes · View notes
kamasona · 5 months ago
Text
tan pi lon mi ni
mi pali e lipu lon ni tan ni: mi wile kama sona e toki pona. kepeken toki li nasin pona tawa kama sona. mi sitelen e sona sin lon ni. kin la lipu ni pona tan ni: ona li awen e kama sona mi e pakala mi e kama ante mi.
mi wile kama sona e toki pona kepeken tenpo suno luka luka luka. mi sitelen e ni la mi lon tenpo suno luka tu wan. taso mi sona ala e ni: tenpo pi kama sona li pini la mi awen kepeken lipu ni. ike la tenpo li lili.
3 notes · View notes
nurknabo · 7 months ago
Text
Mirinde ĉu
In the club
424K notes · View notes
nurknabo · 6 months ago
Text
La malĝusta uzo de -ante en Esperanto
Tiel ofte mi vidis homojn uzi la finaĵon -ante malĝuste. Kvankam unuavide povas ŝajni nur simple eraro, kiel la akuzativa, fakte temas pri io pli ol simple forgeso aŭ miskompreno de la reguloj - se estas provo de kompreno, kiel mi teorios.
Kion mi vere trovis interesa pri ĉi tiu eraro estas tio ke temas pri io al kio la solvo estas tre malsimila ol kion oni eble pensas, kaj, kion mi ekpensis baldaŭ poste, ke temas pri eraro influita de denaska lingvo.
Mi pensas ke homoj faras ĉi tiun eraron ĉar ilia denaska lingvo estas la angla aŭ latinida, aŭ eĉ alia lingvo kiun mi ne konas kiu havas la saman strukturon.
Tumblr media
Mi uzos la anglan en la ekzemploj, ĉar ĝi estas pli konata, sed la ideo speguliĝas per aliaj lingvoj havantaj la saman strukturon. Ni parolos pri du specoj de verboj: participo kaj gerundio. Ni povas diri ke participo estas dua, neĉefa ago kiun oni faras, ĉar ni parolas pri prezenco, samtempe kun la unua. Ekzemploj:
Even going through difficult times, Adam remains strong. > Eĉ trapasante malfacilajn momentojn, Adamo restas forta. Reading a book, he waits for the bus. > Legante libron, li atendas la buson.
Gerundio estas kiam verbo substantiviĝas kaj estas uzata kiel tia por paroli pri certa ago. Ekzemploj kun malĝustaj tradukoj al Esperanto:
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenante la diferencon inter necesoj kaj voloj. Explaining pointers until I go insane. > Klarigante adresmontrilojn ĝis mi freneziĝas.
Gerundio povas esti sola (malĝustaj tradukoj):
Loading > Ŝarĝante Updating > Ĝisdatiĝante
Kaj jen tial mi pensas ke estas la misuzo de -ante, ĉar en ambaŭ kazoj oni uzas saman verban finaĵon! -ing, en la angla, kvankam tamen en Esperanto estas unu malsama afero en ĉiu kazo.
Estas interese ke eĉ ĉe participaj frazoj, kiam estas pronomo, oni uzas -ante. Mi parolas specife pri memeoj, kie en la angla estas ekzemple:
Me learning Esperanto > Mi lernante Esperanton Me in bed waiting for the problems to go away > Mi en la lito atendante la problemojn foriri
La uzo de -ante ĉi tie estas tute malĝusta ĉar ĝi eĉ ne estas substantivo, tute ne estas gerundio, kiel en ĉi tiuj lastaj anglaj ekzemploj. Kaj jen kial mi diris ke eĉ ne estas miskompreno de la reguloj, ĉar ŝajnas manko de legado de ĝi. Mi ne faras juĝon, sed vere ŝajnas al mi ke oni nur ne legis pri la uzo de -ante antaŭ ol skribi tiajn frazojn, kaj tiel skribas pro ŝajnamikeco.
Kio estas la ĝusta uzo do?
Por traduki, aŭ simple uzi tiajn esprimojn, ni bezonas substantivon. Simple uzi -anto anstataŭ -ante ne funkcias: -anto signifas "tiu kiu [verbo]-as". Ni ne parolas pri iu, ni parolas pri ago. Gerundio estas simila al infinitivo, montras senfinecan agon, la ideon de ago, kaj jen ni havas Esperantan sufikson kiu ĝuste ĉi tion signifas: -ad. Do al la traduko de la supraj frazoj:
Loading > Ŝarĝado Updating > Ĝisdatiĝado
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenado de la diferenco inter necesoj kaj bezonoj. Explaining pointers until I go insane. > Klarigado de adresmontriloj ĝis mi freneziĝas.
Estas tre interesa afero ĉi tie, kiun certe malmultaj scias pro la malofteco de la uzo: AD-vortoj estas agaj O-vortoj, kaj tiaj O-vortoj povas ricevi akuzativon! Do:
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenado la diferencon inter necesoj kaj bezonoj. Explaining pointers until I go insane. > Klarigado adresmontrilojn ĝis mi freneziĝas.
Ĉu ne sonas vere strange? Sed ja sencas sendube. Eĉ PMEG mencias ĉi tion. Mi subtenas ĉi tiun uzadon. Parenteze, ne nur per AD-vortoj ĉi tio eblas; rememoru ke mi diris ke per agaj O-vortoj ĝenerale eblas: "Via riparo mian ilon estis esenca."
Estas, tamen, alternativo kiun ni povas uzi, kiu ankoraŭ ne spegulas perfekte la alilingvan ideon, sed estas la plej alproksimiĝo kiu eblas : kiam ni legas gerundion kaj, malgraŭ tio ke ĝi temas pri la ago mem, ni legas ĝin kvazaŭ verbon en unua persono, almenaŭ plejparte kiam la frazo havas unuapersonan pronomon aŭ subkomprenigas unuapersonecon:
Explaining pointers until I go insane. > Here/In this post/video I('m going to) explain pointers until I go insane.
Do jen ni povas uzi la saman unuapersona-logikon kaj uzi solan -anta, subkomprenigante ĝian ceteran strukturon:
(Mi estas) Klariganta adresmontrilojn ĝis mi freneziĝos.
Estas kompreneble trovi ĉi tiun frazkonstruon stranga, sed temas nur pri alkutimiĝo: post iom da tempo ni eĉ ne aktive pensos pri la ellasita "mi estas", nur vidante "-anta" kiel verban ideon same kiel ni vidas la anglan gerundion, simile al tio ke ni legas "bonan matenon", ne "mi deziras al vi bonan matenon". Ni, cetere, memoru ke ni vidu per la okuloj de la lingvo Esperanto, tio estas, vidu Esperanton kiel apartan lingvon, ne per la okuloj de nia denaska lingvo, kvazaŭ la mekanismo de la denaska devas ripetiĝi en Esperanto, dum fakte ĉiu lingvo havas sian apartan funkciadon, eĉ se koincidantan kelkfoje.
Oni povas diri ke ni povas pluraligi la esprimon:
Understanding the difference between needs and wants. > Komprenantaj la diferencon inter necesoj kaj voloj.
Ĉi tio tute sencas, kaj kreas nuancon de neformaleco al la etoso: uzi -antaj estas paralele al diri "Ni komprenu la diferencon...", kiu videble estas pli, mi ne scias, amikeme ol "Komprenado de la diferenco", kiu sonas pli serioze, eĉ teknike, eĉ se ne nepre estu ĉi tiel la parolmaniero en la cetera teksto.
************
La malĝusta uzo de -ante ankaŭ okazas en parentezaj frazoj, kie okazas participa frazo (participle phrase). Ekzemple:
I believe we can say, considering the way he spoke, that he liked the book. > Mi kredas ke ni povas diri, konsider-? la maniero kiel li parolis, ke li ŝatis la libron. There's no doubt that, speaking of numbers, this is the best known character. > Ne estas duboj ke, parol-? la nombroj, ĉi tiu estas la plej konata rolulo.
Uzi -ante estas malĝuste, sed aŭ se la parolanto ne intencis paroli pri si mem en la parenteza frazo, aŭ se ne sencas ke la ĉeffraza subjekto estas tiu de la parenteza frazo.
Ekzemple: en la unua frazo, tute gramatike ĝustas la uzo de la participo -ante, sed, se ne estis la intenco de la parolanto ke ĝi mem estas la subjekto de la parenteza frazo, do ĝi skribis malĝuste, tial ke, kiel dirite, -ante estas nur por montri duan agon de la subjekto (ĉi tie, "mi"), sed la parolanto uzis -ante kiel agon de nedifinita persono, kiel pronomon "oni", do estas miskongruo inter sintakso kaj volita signifo de la parolanto.
En la dua frazo, ne sencas ke la ĉeffraza subjekto, "duboj", ankaŭ estas tiu de la parenteza, ĉar estas diri ke la duboj konsideras. Ankaŭ ĉi tie la verbo agas kiel "oni", sen difinita persono.
La ĝusta traduko de tiaj frazoj estas diversaj. Ni povas uzi "per" + la koncerna aga O-vorto:
Mi kredas ke ni povas diri, per konsidero de la maniero kiel li parolis, ke li ŝatis la libron. Ne estas duboj ke, per parolado de la nombroj, ĉi tiu estas la plej konata rolulo.
Oni povus uzi N-finaĵon anstataŭ "de". Kaj, jes, ankaŭ mi pensas ke ĉi tio estas minimume nenatura maniero paroli, kaj sonas tre formale. Sed tamen ni povas uzi E-vorton anstataŭe. La logiko estas preni la verban radikon kaj aldoni la finaĵon -e; ĉi tio verbecigas la E-vorton, tiel ke, do, la substantivo ligata al ĝi ricevas la akuzativon:
Mi kredas ke ni povas diri, konsidere la manieron kiel li parolis, ke li ŝatis la libron. Ne estas duboj ke, parole pri la nombroj, ĉi tiu estas la plej konata rolulo.
Se la verbo estas netransitiva, oni uzu ĝian prepozicion. Se la verbo estas kaj transitiva kaj netransitiva, la elekto inter uzi akuzativon aŭ prepozicion estas laŭvole; ekz ĉe "rilate". Mi supozas ke ni ĉiam ankaŭ povas uzi "de" por kunigi la E-vorton kaj substantivon.
************
Nun pri la ĝusta uzo en la memeoj, estas pli da aferoj priparolindaj.
Me learning Esperanto Me in bed waiting for the problems to go away
Notu ke la pronomo estas ligita al la gerundio, sed kiel ĉi tio eblas, se gerundio estas, eĉ se verbeca, esence substantivo? Estas kiel diri "Mi lernado de Esperanto." Montriĝas ke la frazo estas gramatike malĝusta! Ne ke tio vere estas problemo, mi estas favora al nenorma gramatiko en neformalaj medioj. Cetere, ni eĉ povas diri ke la sama fenomeno okazas en Esperanto per -ante, eĉ se, bedaŭrinde, pro alilingva influo, ne okazaĵo per la lingvo mem. Mi nur ne konsentas kun la pluiro de ĉi tiu Esperanta escepto pro tio ke la ĝusta uzo (sube priparolata) estas tro simila por ne sekvi. La gramatike ĝusta maniero ĉi tion diri en la angla estas:
My learning Esperanto > Mia lernado de Esperanto/Esperanton My waiting in bed for the problems to go away > Mia atendado en la lito por ke la problemoj foriru
Kio sonas, kaj angle kaj Esperante, ja formale kaj poetike, kaj forigas la amuzan ridigan etoson de memeo.
Nun la ĝusta maniero traduki tiajn anglajn memeoj al Esperanto estas, kiel en la antaŭa kazo, estas simple uzi -anta:
Me learning Esperanto > Mi lernanta Esperanton Me in bed waiting for the problems to go away > Mi en la lito atendanta la problemojn foriri
Dum en la angla, almenaŭ ŝajnas, tia kunigo pronomo + participo ne estas gramatike ĝusta, nek natura, videblas, en Esperanto estas tute ebla.
Fakte -ante estas ĝusta... ŝajne
Mi redaktas ĉi tiun afiŝon nur por aldoni ĉi tiun informon.
Mi unue rememoris pri la sensubjektaj frazoj, kie estas "esti + E-vorto":
Estas bele Estas milde
Mi poste rememoris pri la uzo de pasiva participo en tia frazkronstruo:
Estas permesate Estas sciate
Tio estas, participo kiel perverba priskribo. De ĉi tie vi jam devas kompreni kien mi iras. Mi pensis: "Atendu, se eblas pasiva participo, ĉu ne eblas ankaŭ aktiva? Mi volas diri, oni povas ellasi "esti" en ĉiuj tiuj frazoj, kaj ellasi tiel ke la frazo diras la nuna stato de io. Ni diru ke mi ĵus plenumis taskon permesi la aldonon de libroj al enreta bretaro. Mi povas diri post finiĝo:
(Estas) Permisite
Same, mi povus uzi aktivajn participojn, por priskribi staton aŭ agon de io. Se paĝo ŝarĝas, se programaro ĝisdatiĝas, mi povas diri:
(Estas) ŝarĝante (Estas) ĝisdatiĝante
Sed notu ke mi ne donis certecon. Estas samtempe iom strange uzi aktivan participon tiel, ĉar tia perverba priskribo donas econ, ne agon. Mi volas diri, ĉu participo ne ŝajnas doni agon, kaj ne econ? La sola ekzemplo de PMEG kun participa perverba priskribo estas ĝuste per "pluvi", esence sensubjekta verbo... Ĉi tio komprenigas ke eĉ tia uzo de -ante estas malĝusta.
3 notes · View notes
revemaknabino · 1 year ago
Text
The Backrooms 🏠
youtube
Lingvo: Esperanto 💚
Twitter / Patreon
16 notes · View notes
melmendeesss · 1 year ago
Text
FEK AL ORANĜOJ 🍊
youtube
Idioma: Esperanto (contém legenda em esperanto, português e inglês) 💚
Twitter / Ko-fi ☕
8 notes · View notes
nurknabo · 2 years ago
Text
Tio simple sonis kiel Esperanto dum momento
30K notes · View notes
kamasona · 4 months ago
Text
ante toki mi 8
lon suli suli pi ma ko la jan tawa wan pi nimi jan Mikelo li kama sona e tomo majuna lon tenpo pimeja. wawa ala en telo lili la ona li tawa insa li alasa e tomo awen. lon insa la ona li kama lukin e lupi ma majuna lon sipin. lupi ma ni li pana e ma pi lupa telo len. wile mute tan telo la taso sitelen tan ike pi lupa telo lon lipu ma la jan Mikelo li tawa e nasin pi lipu.
tenpo suno la jan Mikelo li tawa lon nasin pi lipu ma. tenpo mute pi tawa lon suno pi seli mute la ona li kama lukin e lupa telo. ona li lon poka tawa moku e telo la ma li kama tawa mute. pimeja suli li kama tan anpa. ona li jan awen pi lupa telo li soweli pi awen pona pi telo lawa. soweli ni li utala ala e jan Mikelo la soweli li lukin wawa e lukin pi jan Mikelo li sona e pilin wawa ona li pana e ken moku tawa ona. wile moku telo ala en insa pona la jan Mikelo li toki pona tawa soweli. awen sin e nasin weka la kasi ale en len ona la jan Mikelo li kama jo e nasin olin tawa ona.
nimi pi linja ala la mi ante toki ala kepeken sona mi; taso mi alasa e ante toki kepeken ilo
---
En Esperanto: En la grandeco de la dezerto, soleca vojaĝanto nomata Miĥaelo trovis malnovan kabanon vespere. Elĉerpite kaj kun malmulte da akvo, li eniris serĉe de ŝirmejo. Ene, li trovis antikvan mapon sur la muro, montrantan lokon de puto antaŭ longe forgesita. Malespere por akvo, li decidis sekvi la instrukciojn de la mapo la sekvan matenon, malgraŭ la avertoj skribitaj apude de la mapo, kiuj parolis pri danĝeroj kiuj ĉeestis tie.
La sekvan matenon, Miĥaelo foriris, sekvante la mapon. Post horoj da marŝado sub la varmega suno, li trovis la puton. Kiam li alproksimiĝis al ĝi por trinki, li sentis la grundon tremegi, kaj grandega estaĵo eliras el la profundo. Ĝi estis la gardisto de la puto, mita estaĵo kiu protektis la sanktajn akvojn. Antataŭ ataki lin, la estaĵo fiksrigardis la okulojn de Miĥaelo kaj, rekonante lian kuraĝon, permesis al li trinki el la akvo. Kun la soifo malaperinta kaj la koro malpeza, Miĥaelo dankis la estaĵon kaj daŭrigis sian vojaĝon, ekportante kun si la lecionon de respekto al la naturo kaj ĝiaj misteroj.
1 note · View note
nurknabo · 1 year ago
Text
Esperanto - I-verbo
Mi legas PMEG, mi tre ŝatas kompreni la mekanismojn de lingvo per tia klarigado kiun havas la libro. Mi iom post iom legas, ne vere en ordo. Mi ĵus legis pri I-verboj, kaj, malgraŭ ke estas interesaj la uzadoj, mi iom malfeliĉis pro kelkaj neuzendaĵoj de I-verbo.
Mi vidis ke oni uzas I-verbon post rolvortetoj "krom, anstataŭ, por", kio plaĉis al mi ĉar mi neniam certis pri la ĝusteco, kvankam mi tiel uzis.
Ni ĉiuj kunvenis por priparoli tre gravan aferon
Aŭ eĉ, kio surprizis min, ellaseblas "por":
Ŝi invitis lin trinki kafon (Ŝi invitis min por ke mi trinku kafon)
Malgraŭ ke mi ne komprenas kial, uzante "por", oni ŝajne ne diru "Ŝi invitis min por trinki kafon". Kial ĉi tio estus malĝusta? Ĉu "por" sen "ke" montrus ke kaj ŝi kaj mi trinkos kafon, ne nur mi? Ĉi tio sencas laŭ la frazo kun "kunvenis" supre. Ĉi-kaze, "por + I-verbo" tute uzeblas laŭ mi. Bedaŭrinde nenion diras la libro pri tio.
Kun "anstataŭ" kaj "krom":
La patro, anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis
Ne ekzistas alia bono por la homo krom manĝi kaj trinki
Kaj ĉi tie komencas aperi strangaĵoj. Unue estas dirite ke "sen + I-verbo" estas, tradicie, rigardata kiel eraro! La libro eĉ mencias ie kie tio estas vidata kiel eraro, la libro Lingvaj Respondoj, verkita de Zamenhof mem! Kial, Zamenhof, kial vi trovus tion malĝusta?
Malgraŭe, PMEG diras ke tia uzado oftiĝis, kaj tial neniigas miskomprenojn, krom "esti tute logika", kun kio mi tute konsentas.
Sen manĝi kaj trinki oni ne povas vivi
Sed jen venas la plej granda strangaĵo: "post + I-verbo" ne estas kiel ĝusta, almenaŭ tion PMEG lasis subkomptenebla. Ĝi diras ke oni uzas E-finaĵan INT-participon aŭ "post kiam" + plenan subfrazon. Do, oni uzus:
Dirinte tiujn vortojn, li foriris / Post kiam li diris tiujn vortojn, li foriris
Oni uzus ĉi du opciojn anstataŭ "Post diri tiujn vortojn, li foriris". Sed kial ĉi-lasta estas malĝusta? La libro ne klarigas. Laŭ mi tute sencas, des pli pro la simila signifo de I-verbo kun ad-verbo: "Post diri tiujn vortojn" estas kiel "Post diro de tiuj vortoj".
Kaj tia afero ne finiĝas. Ŝajne ankaŭ "pro" + I-verbo estas malĝusta. PMEG ne diras kialo, mi vere ŝatus vidi klarigon pri kial tia kombino estus malĝusta, nelogika. Mi tute logikon ĉi tie:
Li ne povis skribi por ne havi inkon.
Estas tiel konfuze.
"Malgraŭ" + I-verbon oni ne uzas, kaj mi konsentas ĉar vere "malgraŭ" iras antaŭ "kontraŭstara ies volo aŭ fizika baro" kiel diras la signifo de PIV. Tamen "malgraŭ (tio) ke" + I-verbo sencas laŭ mi, kondiĉe ke la I-verbo rolas kiel subjekto, ne kiel perverba priskribo aŭ ago de subjekto. PMEG donas frazon:
Malgraŭ ke li falis, li batalis plu.
Kaj sencas laŭ mi ne uzi "Malgraŭ ke fali", ĉar "fali" nur sonas laŭ mi O-vortece. Kvankam la libro ne diris tion, sencas laŭ mi:
Malgraŭ ke malsaniĝi povas igi nin perdi la atentkapablon, li sukcesis tre bone plenumi sian taskon.
Ankaŭ "dum" + I-verbo estas subkompreneble malĝusta, kaj ĉi tia uzado okazu:
Mi rigardis televidilon dum mi manĝis
Ĉi-kaze "Mi rigardis televidilon dum manĝi" sonas strange, kaj mi ne scias kial. Estas interese ke tio okazas, tial ke "dum manĝado" tute sencas, sed "dum manĝi" sonas kvazaŭ io mankas ĉe "manĝi", kvazaŭ Tarzano parolas ĉi tie; sonas logike, sed primitive. Konsiderante la rilaton I-verbo ≈ AD-verbo, "dum" + I-verbo oni povas diri ke ĝustas, sed, ve, ankoraŭ strangas mi ne scias kial. Eble malkutimeco?
Mi pensas ke, same kiel "malgraŭ" + I-verbo, "dum" + I-verbo nur sencas se la I-verbo ne priskribas ies agon, sed estas subjekto. Do havas logikon la frazo:
Dum paroli estas bone, ankaŭ aŭskulti estas
Post ĉio PMEG diras ke kun la ceteraj prepozicioj oni uzas O-vorton anstataŭ I-verbon, interese nedirante ke I-verbo estas eraro, kio, kune kun tio ke ankaŭ antaŭe ĝi ne direkte diris ke I-verbo tie estis eraro, igas min pensi ke vere ne estas nelogika uzi I-verbon tiel, tia uzado eblas.
Mi mem uzos I-verbon tiel se mi emos; ne ĉar io ne estas ofte uzata, tio estas malĝusta. Tia uzado de I-verbo sencas laŭ mi, kaj mi ŝatis tion, do mi uzos.
7 notes · View notes
revemaknabino · 11 months ago
Text
Akiru la filmojn dublitajn en Esperanto ĉi tie!
Christopher R. Mihm › Instagram
4 notes · View notes
melmendeesss · 1 year ago
Text
Hororrakontoj Por Festi Halovenon
youtube
Idioma: Esperanto (contém legenda em esperanto, português e inglês) 💚
Twitter / Patreon
4 notes · View notes
kamasona · 4 months ago
Text
ante toki mi 6
tomo pi jan Ana li lili; taso ona li pona sewi. jan Ana li jo ma kasi lili pi kasi kule mute. tenpo ale la jan Ana li awen pona olin e kasi mute. tenpo pi suno meso la ona li tawa anpa lon ma pi sipin tomo tan ni lukin lipu en kute pi kalama waso. tomo li pona mute tawa jan Ana. ona li pilin pona lon ni.
---
En Esperanto: La domo de Anna estis malgranda, sed tre komforta. Ŝi havis ĝardenon plenan de koloraj floroj. Ĉiutage, Anna prizorgis la florojn tre ame. Posttagmeze, ŝi sidiĝis en la verando por legi libron kaj aŭskulti la birdojn kantantajn. Ŝi tre ŝatis sian domon kaj sentis sin feliĉa tie.
0 notes
nurknabo · 9 months ago
Text
Demanda pleonasmo en Esperanto
Ĉi tion mi pensis antaŭ kelkaj jaroj jam, kaj eĉ prikomentis en la tiama Tvitero. Je tiu momento, krome, estis kiam mi unuafoje vidis la ĝenan malemon de Esperantistoj al io nova en la lingvo, eĉ se neformale, kiel miakaze.
Nur por certeco ke ni ne miskomprenos: pleonasmo estas frazfiguro kie oni uzas nenecesa(j)n vorto(j)n por specifa celata emfazo, esprimo. Ekzemplo: "Mi vidis per miaj propraj okuloj." La vortoj "per miaj propraj okuloj" estas nenecesaj, tial ke "vidi" jam diras ke per okuloj oni vidis, sed tamen ili funkcias por emfazo.
Mi proponis similan aferon al Esperanto por fari demandojn, per la partikulo "ĉu".
La diferenco inter la anglismo "eĉ"
"Eĉ" estu uzita nur kiam oni volas emfazi la fakton, la realecon de okazaĵo; ekzemple: "Ŝi batis lian kapon tiel forte, ke li eĉ svenis." Skeme ni povas diri ke frazoj kun "eĉ" havas strukturon similan al ĉi tiu: iu ago/okazaĵo estas tia influa, ke tio ĉi okazas.
Tial frazo kiel "Kion vi eĉ volas?" ne sencas, estas laŭ mi klara angla influo el la frazo "What do you even want?" aŭ simila, ĉar "even" tradukeblas al "eĉ", sed ĝi ĉi tie ne havas la sencon de "eĉ", kiu ĉiam emfazas vorton, neniam tutan frazon, aŭ demandon, kiel "even" ĉi-kaze. Kondiĉe ke ĉi tiu specifa nuanco estas aldonita al "eĉ", kaj vi sciu ke Esperantistoj ne multe ŝatas tiaĵon, tia uzado ne sencas. "Kion vi eĉ volas?" nur sencas, se oni faras ĉi tiun demandon post priskribo kiel: "La knabineto iris al ĉiu evento kun la verkisto, spektis ĉiun paroladon lian, aĉetis lian novan libron kaj eĉ volis foton kun li." Do: "Kion ŝi eĉ volis?"
Esperanto, do, ne havas partikulon por ĉi tia emfazo. Mi do elpensis uzi "ĉu" por ĉi tio: "Kion ĉu vi volas?" Kaj ĝi uzeblas kun ajna demandvorto.
Tumblr media
Ĉi tio estas nur neformalaĵo al la lingvo, ne ke mi volas aldoni ĉi tion al la Esperanta gramatiko. Ja videblas ke ĉiutaga lingvaĵo diferenciĝas de la norma, oni kreas vortojn kaj esprimojn por interparoli, kaj ĉi tio estas unu el ili. Praktike, tamen, mi scias ke ĉi tia "ĉu" ne venkos, oni nek akceptos nek komprenos ĝin, do, nu, estas nur afero mia.
Per norma Esperanto mem
Aliflanke, mi trovis pli bonan vojon, kiu jam ekzistas en Esperanto kaj evitas malemulojn, kaj kiun mi uzos.
Montriĝas ke la difino de "kiel" ĉe PIV havas la interesan variaĵon "kiele", kun E-finaĵo. PIV diras ke ĝi estas emfazo de "kiel" kiel adverbo, en frazo tia: "Kiel bela estas la ĉielo!" > "Kiele bela estas la ĉielo!" Sed, nu, kial ĝi ne povas esti uzata por la aliaj signifoj de "kiel"? Kompreneble ĝi povas. Aldone, kiale la E-finaĵo ne povus esti tiel uzata ĉe aliaj demandvortoj? Ĉi tio eblas tute.
Fakte, laŭvorte antaŭ kelkaj minutoj, koincide dum mi ankoraŭ faris ĉi afiŝon, oni demandis ĉe la Diskorda servilo Esperanto pri difino ĉe Tuja Vortaro kie uzatas E-finaĵo ĉe "tiel": "Okazis tiele" Estis interese ekscii ke jam estas almenaŭ iomete da tia uzado en la lingvo, sed neniel surprize ke Esperanto al ni permesas tian grandan fleksiĝon. Ja eblas la E-finaĵo kiel emfazo ĉe ĉiu tabelvorto.
5 notes · View notes