Tumgik
lapetrelo-blog · 5 years
Text
volonte eki ion...
Tumblr media
Saluton karaj!
Longtempe mi volis sed hezitis pri krei blogon de nia rondo. Cxu la agadraporto sur la hejmpagxo ne suficxas por "reporti agadoijn", kaj Tvitero ne suficxas pri konektigxi kun aliaj E-istoj? Jes, kompreneble. Kvankam ne cxiam - pri multaj aferoj iam mi simple volas skribi pli longe, kaj ne zorgi pri cxu miaj enskriboj estas "sxatemaj" aux ne. Por tio fari blogon estus bona ideo, cxu ne? Alia aspekto estas la reprezentado de nia rondo: mi nuntempe administras ciuj retpagxoj kaj sociaj retoj de la rondo, kaj efektive igxis sia "reprezentanto", vole-nevole. Cxu mi estas kvalifikita por tio? Tion mi ne scias. Mi ne estas "neuxtrala persono", kaj mi ne volas esti. Nek mi volas aserti miajn opiniojn kiel opinioj de la tuta grupo. Tamen, mi ne opinias ke nia rondo ne devas havi ian sencon de kuna direkto, ian kunan celon, ian unuigan agxon krom nia intereso pri Esperanto. Mi esperas trovi kaj disvolvi tion. Nuntempe la membroj "Asocio de Liberaj Esperantistoj de Waseda" ne estas veraj samideanoj. Tion mi diras sen ia malbona intenco, cxar en efektiveco ni ne "malkoncentas" pri niaj ideologiaj pozicioj, sed simple ne komunikas pri tio entute. Pro tio eble ni estas veraj samideanoj, sed nun mi ne povas tion ekscii - ne gxis ni komenci intersxangxon de niaj "ideoj". Do, mi volas komenci. Eki ion. Mi fine decidis krei blogon por mi mem, kaj skribi tie miajn pensojn pri la rondo, pri E-ujo, pri la aferoj gxeneraloj kiuj rilatas kun E-o kaj niaj kunaj/miaj personaj agadoj kiel E-isto (se mi povas nomigxi mem tiel). Bonvolu legi, se tio vin interesigas. Eta mem-enkonduko: Mia kasx-nomo estas Serafima (tiel mia patrino volis nomi min, sed tutaj aliaj familianoj kontris tion). En Waseda (espereble mi komencos mian doktoran kurson venontjare) mi esploras historion kaj teorion de moderna/antauxmilita japana literaturo, arto kaj politika penso. La rilato de E-o kun sociaj movadoj en Japanio interesigis min longtempe, kaj kiam mi renkontis reala, nuna E-isto kiu ankaux igxis mian kamaradon, mi rapide decidis fine eklerni Esperanton. Tio okazis en Majo 2018, kaj en Septembro mi decidis "revivi" la Esperanto-studgrupon de Waseda. (Kun helpo kaj subteno de multaj da geamikoj kaj japanaj E-istoj, nia (mal)nova rondo komencis rekontigxi du fojoj monate. Pri la rondo mi skribos gxisfunde en alia okazo.) Espereble tio suficxas por nuntempo. Mi petas vian pardonon pri iuj eraroj de Esperanta gramatiko, kaj pri la uzado de tiu acxa "x" sistemo. Bonvole sciigu min pri iuj opinioj vi havus leginte cxi tiun blogon, kaj gxis poste!
1 note · View note