#Esperantigado de vortoj
Explore tagged Tumblr posts
Text
Kriterioj por Esperantigado de Vortoj per Esperantaj Radikoj kaj Afiksoj
Mi kreas ĉi tiun afiŝon por ke oni sciu per kiuj vojoj mi elektas la esperantigotajn vortojn, ĉar alie povas esti miskomprenoj.
La unua afero kiun oni eble pensas estas: "Ve, per la seria titolo, ŝajnas ke vi esperantigos neesperantajn vortojn, sed jen ne ĉi tio okazas." Estas vere, ĉiuj vortoj kiujn mi esperantigas estas jam esperantaj, sed montriĝas ke la ideo de la afiŝserio ne estas tia.
La ideo de la esperantigado venis al mia menso dum mi legis etimologiaĵojn: multaj vortoj kiujn ni uzas por iu koncepto ne estas nur kunmeto da literoj aŭ sonoj, sed vortfarado mem, kun internaj signifoj, kiel ni nun faras per Esperanto, sed ni ne rimarkas tion simple ĉar la vorto estas el lingvo kiun ni ne konas. Mi volas diri, ni vidas "komputilo" kaj rimarkas ke estas kunmeto de komput- kaj -il, sed verŝajne ne rimarkas ke "kometo" signifas "longharaĵo". Do jen mi pensis: "Krome, la radikoj kaj afiksoj grekaj, ekzemple, kiuj formas ĉi tiun vorton havas tradukon aŭ ekvivalenton en Esperanto, do kaj se mi uzas ĉi tion kaj, per elementoj esperantaj, rekreas la saman vorton?"
Ĉi tio fakte havas nomon: paŭso, traduki ĉiun elementon de alilingva vorto kreante vorton por iu koncepto, anstataŭ krei aŭ uzi propran vorton malsaman. Se paŭso ne konvenas ial ajn, mi provos kiel eble plej bone, per mia ne tiel bona imagpovo, krei vorton per kunmetado aŭ derivado.
Do jen la ideo malantaŭ la elekto de vortoj: speguli vorton per elementoj de la lingvo Esperanto, principe kiel eble plej laŭlitere, sed, se ne eblas, nur koncepte.
Interese, kvankam estas la plej multaj kazoj, ne nepre la esperantigota vorto havu afiksojn; Esperantigo povas ekzisti de radiko nur - kiel mi faris al la vorto "stelo", en Esperantigado de astronomiaj vortoj. Ĉio estas ludi kun la lingvo, vidi kiom for ni povas iri kaj la rezultojn.
4 notes
·
View notes
Text
EKSTREMA Esperantigado de vortoj per Esperantaj radikoj & afiksoj - Nomoj de firmaoj
Kial ĉi tiu Esperantigado estas ekstrema? Ĉar kutime nomoj de firmaoj, same kiel de landoj, urboj, ne estas tradukitaj, laŭ ilia sono oni kreas vorton. Sed hodiaŭ ni iros pli foren, ni ne nur esperantigos nomojn, sed tradukos ilin!
Fore apude, estas certa alternativa realo, alternativa realo en kiu ne la angla, sed Esperanto estas la ĉefa monda lingvo, kaj en kiu homoj koincide kreis la samajn grandajn entreprenojn/firmaojn kiujn ni havas ĉi-reale, sed kies nomoj, kompreneble, estas en Esperanto. Ni vidu, do, kiel estas tiuj ĉi nomoj, kion ni anstataŭe vidus, se ni vivus en tia realo.
Sociretejoj
Facebook
Facebook estas unu el la oftaj venontaj kazoj ĉi tie kie la traduko estas tute laŭvorta. Cetere ni eĉ jam havas la vorton esperantigitan: Vizaĝolibro. Eble eblus "Vizaĝlibro"?
Instagram
Kaj ne pensu ke ĉi afiŝo estos simple tradukoj, ĝi ankaŭ havas historion. Necesas kompreni kial oni elektis certan nomon por tiam ĝuste traduki.
"Instagram" estas kunmiksaĵo de "instant camera (tujfotilo)" kaj "telegram (telegramo)". Do, Tujgramo! Kaj mi aparte ŝatis kiel ĝi sonas.
Twitter
"Twitter", el birdoj, signifas "voko konsistanta el ripetaj temantaj sonoj". Esperante, la vorto estas pepado.
La entreprena nomo povas esti Pepado aŭ, se mi imagas ke la kreintoj volis nomon kiu sonas pli mojose, ili aldonis la sufikson -um. Do Pepumado.
Mastodon
Mastodon, mi ne scias kiom konata estas ĉi tio, estas laŭvorte nomo de elefantsimila besto, tial la maskoto de la programaro.
La vorto venas el la greka mast- "mamo" kaj - odon "dento". Aldonante -ul por ke tio havu sencon, ni havas: Mamdentulo!
Tumblr
La nomo derivas de la angla vorto "tumblelog", variaĵo en blogaro kiu emas esti pli mallonga aŭdvidaĵa afiŝado, kun teksto pli rapida kaj maldensa.
"Tumble" signifas "falo", kio laŭ mia kompreno rilatas al kio aspektas la enhava fluo en tumblelog, aro da nekonektitaj afiŝoj unu sub la alia. Tio sencas, iumaniere ni falas tra la afiŝoj per rulumado. Do ĉu ni perfekte povas diri ke ankaŭ Tvitero... aŭ mi diru Pepumado, estas tumblelog? Ĉi-kaze, oni preferis uzi pli metaforan sencon, dum en la alia oni volis esti pli laŭvorta.
Tumblr > Falumado
Reddit
Reddit estas ludo kun la vortoj "I read it".
Malfacila tio estas, ĉar, denove, estas nomo kiu funkcias en la angla. La Esperanta traduko estas "Mi legis ĝin". Sed la homoj de la paralela universo estas inteligentaj! Ili faris vortludon, kunigante la tri vortojn en unu: Mi Legis Ĝin > Legis Ĝin > Legisĝin > Legĝin. Legĝino!
Pinterest
Alia kunmiksaĵo, de "pin (desegnonajlo/prempinglo)" plus "interest (interezo)". Ni imagu ke la firmaoj de nia najbara universo estis bonaj, ne volis krei gigantan nomon kaj ne uzis antaŭelementon en la traduko de "pin". Do ni elektu inter "najlo" kaj "pinglo". Ĉar mi pensas ke ĝi sonas pli bone, mi prenos "najlo". Najlinterezo!
TikTok
Laŭ kion mi serĉis, oni diras ke TikTok estas onomatopeo de horloĝa sono, simbolante la mallongecon de la filmetoj en la aplikaĵo.
En Esperanto ni havas onomatopeon por horloĝan sonon, kaj mi antaŭdiras ke tio ne estas kiel la onomatopeo de nia dancfilmeta aplikaĵo, sed ankoraŭ bonas. TikTok en la paralela Esperanto-universo estas TikTak!
Tujmesaĝiloj
Messenger
Ne multe por diri ĉi tie, ĝi nur sekvas la saman simplan vojon de sia amiko Vizaĝlibro. Mesaĝisto!
WhatsApp
WhatsApp estas kazo preskaŭ kiel Reddit, sed pli malbona, ĉar ĝi formiĝas el angla vortludo "what's up" + "app" do la laŭvorta traduko ne estos ebla en Esperanto... Aŭ jes??
Vidu, mi elpensis du alternativojn ĉi-kaze. "What's up" estas neformala saluto. Esperante ni havas tian aferon, eĉ de ĝi ne estas io tute alia, sed variaĵo de la kutima maniero: Sal'. Do, jen, "app" = apo, "what's up" = sal > SalApo!
Tamen, kiel dirite, estas alia alternativo, kiu sonas pli mojose. Anstataŭ la mallongigo, oni uzis la kompletan vorton Saluton + apo, kaj jen ni havas: SalutApo!
Kaj mi tre ĝojas ke ĉiuj nomoj sonas ege interese. Esperantaj firmaaj nomoj ekzistu en nia universo ankaŭ.
Telegram
El tiuj nomoj kiuj venas el ekzistantaj vortoj, en Esperanta paralela universo, Telegramo!
Serĉiloj
Google
Alia nomo kun laŭvorta esperantigo. Kvankam "Google" estas misliterumo, fare de la firmaa fondinto Larry Page, de la vorto "googol", mi vidis neniun novaĵon ke tia afero okazis ĉe la Esperanto-universo.
"Googol" estas matematika termino nomanta nombron reprezentitan per la cifero sekvita de 100 nuloj, aŭ 10^100. Ĉi vorto, siavice, ekzistas en Esperanto: guglo. Do jen la nomo de la firmao: Guglo, kiun ni jam uzas en nia realo.
Bing
La vorto estis kreita kiel maniero memorigi homojn pri la sono farita en momento de malkovro kaj decidiĝo. Tio estas la ŝaltita lampo super la kapo 💡 Ĝi estas onomatopeo, kiu verŝajne ne ekzistas oficiale en nia Esperanto, sed ja en alia: "bing" plus "-o" > Bingo!
YouTube
Ankaŭ miksaĵo. "You" reprezentas ke la reteja enhavo estas kreata de individuaj uzantoj, ne de la retejo mem. "Tube" estas malnova maniero priparoli televidilon, pro ĝia aspekto. Ho, rigardu, hazarde en la alia universo oni ankaŭ nomis televidilon "tubo"! Do YouTube > ViTubo.
Aliaj
Apple
Ne klarigindas, ĉu ne? Pomo!
Microsoft
En ĉi tiu nomo mi sentis kvazaŭ mi marŝis ronde, finante tie kie mi komencis. Microsoft estas vortigo de la vortoj "microcomputer (mikrokomputilo)" kaj "software (programaro)". Tamen ne pensu ke la nomo uzos "programaro" kaj fariĝos strangaĵo. Vikipedio donas alternativon por "programaro", kiu estas ĝuste "softvaro". Do:
Microsoft > Mikrosofto
🤔 Nu, bone...
Amazon
El la serio vortoj kiuj ekzistas jam en Esperanto, Amazono!
Netflix
Plia miksaĵo. "Net" el "internet (interreto)" kaj "flix", mallongiga versio de "flicks", sinonimo por "filmo". Mi ne scias ĉu nia Esperanto tiom havas, sed la najbara Esperanto havas "reto" kiel sinonimo de "interreto". Mi ne trovis tian sinonimon por "filmo" en la paralela universo, sed tio ŝajne ne estis problemo, ĉar homoj tie sukcesis krei bonan nomon por ilia elsendfluo-servo:
Netflix > Retfilmo
Disney
"Disney" estas fakte familinomo, kaj kiel tia ĝi iros alimaniere ol la nomoj supraj. "Disney" venas el la franca kaj estas kunigo inter "de- (de-)" kaj "-isigny", loko de Calvados, Francio.
Ĉu ne estas mirinda koincido ke ekzistis iu nomata Valtero Elio Deisno ankaŭ en la alternativa Esperanto-realo kiu kreis firmaon per sia nomo? Valter Deisno! Ah, mi nur ŝatus scii ĉu Ludila Rakonto aŭ Neĝulino multe ŝanĝiĝis aŭ restis la samaj tie...
Uf! Mi pensas ke jam sufiĉas, ĉu ne? Devas manki aliaj nomoj, sed mi pensas ke mi listigis la ĉefajn. Tio estis tre interesa! La Esperantaj versioj surprize bone sonis kaj havis uzindan nomon por firmao.
Post ĉi tiu mirinda Esperantigado, mi certas ke ĉi tiu afiŝo meritas vian reblogon kaj vastigon al konatoj kaj aliaj sociretejoj!
14 notes
·
View notes
Text
Enhavo de mia blogo
Jen enhava listo de mia blogo, por ke vi povu pli facile trovi la ĉefajn afiŝarojn:
Arkaika Esperanto - afiŝoj pri aŭ en Arkaika Esperanto.
Citaĵoj - tradukoj de citaĵoj al Esperanto/Arkaika Esperanto.
Pri Esperanto - afiŝoj kie mi parolas pri iu afero rilate Esperanto lingvon
Esperantigado de Vortoj Per Esperantaj Radikoj Kaj Afiksoj - serio en kiu mi prenas vortojn formiĝintaj de alilingvaj elementoj kaj rekreas ilin per radikoj kaj afiksoj de Esperanto mem. La kriterioj por la elekto de vortoj estas ĉi tie.
Latino - afiŝoj en kiuj mi uzas Latinon (kvankam ankaŭ aperos la afiŝoj de la suba afiŝaro ĉar mi uzas la saman kradvorton ambaŭkaze).
Lingua Latina Per Se Illustrata - miaj komentoj post la legado kaj studado de ĉiu ĉapitro de la samnoma libro, kune kun afiŝoj en kiuj mi parolas pri la studado preter ĝi.
Problemo estas ke la ligiloj ne funkcias ĉe la Tumblr-aplikaĵo, almenaŭ ne ĉe la mia. Sed vi ankoraŭ povas samsame aliri ĉiun afiŝaron alklakante la kradvortojn ĉi-sube, respektivajn al la listo.
4 notes
·
View notes
Text
Esperantigado de Vortoj Per Esperantaj Radikoj Kaj Afiksoj #5 - Astronomio
Jen alia Esperantigado enfokusigita al unu temo nur. Astronomio estis elektita ĉi-foje pro la ĉieesta trajto de vortoj, kiun vi konstatas kiam vi vidas ilian etimologion: vortoj kreitaj el laŭvorta priskribo de la nomoto.
Ne ke estas surprizo ĉi tio, kiel alie povus esti farite? La afero estas ke ni ne scias ĉi tion, ni nur konas la vorton sed tute ne scias ke ĝi efektive signifas laŭvorte kion ni priparolas - aŭ foje io iomete diferenca, tiel laŭvorte, ke fariĝas strange. Se vi jam legis alian Esperantigon mian, vi scias pri kio mi parolas. Se vi ne scias, legu ĉi tion, ĉar vi komprenos.
Astronomio
Kompreneble mi devas komenci per la tema vorto mem. Mi jam esperantigis ĝin en alia Esperantigado, sed mi esperantigos denove. "Astronomio" venas el la greka "astro (stelo)" + "nomio (metodo)". Eble estas strange uzi "-metodo", mi ne scias, sed mi pensas ke la dua PIV-a defino por "metodo", mezuradprocedo, kongruas kun tio kion signifas la greka sufikso.
Mi povas supozi ke la vorto venis el nestuda aktiveco, oni nur lernis, memoris la stelajn movojn, kiam unu aŭ alia aperas kaj malaperas kaj tiel plu. Ĉiuokaze, mi faros la samon: Stelmetodo.
Universo
"Uni" = "unu"; "verso" estas Latina pasinta participo por "turni", kiun mi pensas ke havas la sencon de "turniĝi". Estas strange, kaj mi ne komprenas kial, sed la signifo laŭvorta estas "turniĝinta en unu". Kiel ĉi tio reprezentus la ideon de tutaĵo de ĉio? Mi esperantigas ĉi tion al Unuturniĝintaĵo. Ege. Mi vidis alian laŭvortan tradukon uzi "kombinita" anstataŭe: Unukombinitaĵo. Ĉu strange? Ĉu longa vorto? Jes, mi konsentas kun vi.
Tamen ni povas uzi variaĵon anstataŭe, ne laŭvortan tradukon. Mi vidis Vikipedie ke estas sinonimo por la vorto, el la greka "τὸ πᾶν (to pan)" = "la ĉio". Perfekte! Mi vere preferas ĉi tion, ne ekskludante la aliajn kiel alternativoj tamen.
Galaksio
"Galaksio" estas interesa kazo. Montriĝas ke la vorto etimologie estas efektive adjektivo, ne substantivo, kaj signifas "lakta", tial ke ĝi estas mallongigo por Lakta Vojo. Ŭaŭ! Sed ho ve, kion fari ĉi-kaze? Ĉu traduki laŭvorte, kreante adjektivon funkciantan kiel substantivo? Aldone, laŭvorte ĝi signifas Lakta Vojo mem, ne tion kion ni komprenas per galaksio...
Sed, nu, mi vere ne maltrankviliĝos pri la verŝajnaj strangaĵoj. Esperantigado temas pri laŭvorta traduko, kaj tion ni faros. Mi simple aldonos la sufikson -aĵ al la radikalo, laktaĵo, por rilati al galaksio, eĉ se ni jam havas la vorton, kiu rilatas al manĝaĵo - ni aldonu apartan signifon. Kaj, ni konservu ĝin, nenecesas ŝanĝi ion. Krome, kiel referenco al la greka, mi kreas ĉi tie la alternativon la Lakta por Lakta Vojo, kiel ni faras kun lingvoj.
Do jen, galaksio > laktaĵo. Kaj ni povas majuskligi ĝin por ke ĝi rilatu al la Lakta Vojo.
Planedo
"Planedo", je ebla surprizo, ĉar ĉi fakto eble ne estas tre konata, ja signifas "stelo". Jes, "stelo", tio kion ni vidas ĉiele. Ĉi nomo estis donita al certaj steloj pro la malsama vojo kiun iras ili. "Planedo" signifas "vaganta stelo", aŭ Vagstelo.
Satelito
Kaj ĉi tie ni ne parolas pri la artefarita.
"Satelito" estas interesa ĉar mi ne povis trovi la dispartigon de la vorto, kiel supre, kie mi esperantigis la dispartigojn laŭvorte. Do ĉi-kaze mi devas esperantigi laŭ la signifo originala.
Ĝi signifas "sekvanto", en la senco de servisto. Nenecesas ke nia esperantigo havu tia nuanco. Oni povas diri ke la vorto jam venis preta, "sekvanto", ĉar -anto ne nur uzeblas kun persono/estaĵo, mi pli emas uzi "-aĵ" anstataŭe: Sekvaĵo.
Asteroido
Kvankam ni jam havas Esperantan version por la vorto, "planedeto", ĝi ne estas laŭvorta, kiel ni volas. "Asteroido" venas el la greka "aster (stelo)" + "-oido (-simila)", tio estas, io kio similas al stelo, kio estas stelsimila. Aldonante -aĵ por O-vortigi, ni havas stelsimilaĵo. Sed ni povas uzi alian sufikson, -ec: stelecaĵo.
Ĉi tio, oni povas diri, estas la Esperantigo plej fidela. Sed montriĝas ke ni laŭvorte havas la sufikson "-oid" en Esperanto. Vi eble neniam vidis ĝin ĉar ĝi estas unu el tiuj sufiksoj uzataj en sciencaĵoj. Ĉar kion ni priparolas estas ĝuste sciencaĵo, ĉu ne tute sencas uzi ĝin ĉi tie?
Jes, mi scias ke la esperantigo plej fidela estas tiu kun "-ec". Ni do ne ekskludu la aliajn vortojn, nur aldonu, tiel havante alternativojn. Ni do havas Stelsimilaĵo, Stelecaĵo kaj Steloido!
Kometo
La vorto venas el la greka kaj havas la saman logikon viditan ĉe "galaksio": ĝi estas adjektivo signifanta "longhara (stelo)". Konservante la ŝablonon, ni nur aldonos "-aĵ" fine: Longharaĵo!
Meteoro
La etimologio de ĉi tiu vorto estas interesa, kaj tiel estos la esperantigo. Ĝi venas el la greka kaj estas laŭvorte tradukebla kiel "tre supre", kiu siavice estas kunmetaĵo mem, inter "meta (ĉi-kaze "preter")" + "aoros (suspendita(aĵ))". La senco de "afero supre" rilatas al tio ke ĝi restas la aferoj kiuj okazas tre malproksime de la tero, en la ĉielo.
Ĉi tion mi povas esperantigi kiel "supraĵo", tio estas "aĵo supre", eĉ se ni havas ĉi vorton ĉe PIV signifantan tute alian aferon. Ni kreu apartan signifon!
Meteoroido
Kaj ĉi tie okazas io unika. La Esperanta termino por "-oido" estas "-ec", do, se ni jam havas la vorton "supraĵo", ĉio kion ni devas fari estas aldoni la sufikson, ĉu ne? "Supraĵeco". Ne, ni ne devas. "-ec" montras ideon de io abstrakta, kaj kion ni volas estas io fizika. Kion ni devas fari ĉi tie, por eviti la malkonsenton inter la vorto kaj la priskribato, estas aldoni "-aĵ" dufoje! "Supraĵecaĵo", tio estas, "aĵo kun kvalito de supraĵo".
Mi neni neniam vidis tion en Esperanto, nek scias ĉu ĝustas gramatike. Mi pensas ke tio ĝustas- mi almenaŭ ankaŭ neniam vidis ke estas malpermesata duobla afikso.
Malgraŭ la mojosa prononco de la vorto, ni havas alternativon, kiu estas probable pli taŭga, kun - oid, malgraŭ la neesperanta fideleco: Supraĵoido.
Meteorito
Denove nur unu diferenco, sufiksa aldono -it. "-it" montras originon, "kunligita, apartenanta al". Ni jam havas, ne sufikson, sed prefikson samsignifantan: de-. Desupraĵo!
Atmosfero
Estu preta por io neniam okazinta en la esperantigoj: subesperantigado! ĉar aliaj vortoj estas ene de atmosfero.
"Atmosfero" venas el la greka "atmo (vaporo)" + "sfero". Mi kredas ke "sfero" rilatas al tio ke, se la gasoj elvolvas sferon, ili mem havas tian formon. Ĉi tiu esperantigo estas facila: Vaporsfero.
Nun komencas la subesperantigado, ni vidos la tavolon de gasoj de la plej malalta ĝis la plej alta.
Troposfero - "tropo" = ŝanĝo > Ŝanĝsfero
Stratosfero - "strato" = sternita > Sternsfero
Mezosfero - ĉi tiu estas intuicia > Mezsfero
Termosfero - "termo" = varmo > Varmsfero
Ekszosfero - "ekzo" = ekster > Ekstersfero
Stelo
Mi dubas ke vi atendis ĉi tion. La afero estas ke "stelo" ne estas radiko plus afikso, kiel ĉiu vorto en nia Esperantigada serio kvazaŭ regule havu, sed nur radiko. Almenaŭ, estas kio ŝajnas unuavide!
Male al la aliaj vortoj esperantigitaj, ni ne vidas malsaman tradukon en la tuja etimologio de "stelo": ĝi venas el Latino, kaj daŭre signifas "stelo". Sed, kiam ni plu iras, ni ekscias ke ĝi venas fine el la hindeŭropa pralingvo *h₂stḗr, kiu estas kunigo de *h₂eh₁s- (brili) + *-tḗr (-anto). Estas kunmeto ankaŭ! Ĉi tio estis surprizo al mi, ĉar mi atendis nur radikon. Iam aperos vorto kun nur radiko por mi esperantigi.
Do jen nia Esperantigo: brilanto, aŭ, ne per tute laŭvorta traduko, brilaĵo.
Tamen, okazas io interesa: "brili" estas unu el la du tradukoj de la radikoj; la alia estas "bruli", estanta dirita ankaŭ tio ke oni diras ke la radiko rilatas al alia signifanta "fajro" aŭ "varmiĝanto". Do "brulanto"? Aŭ eĉ "bruliganto"? Ĉar la etimologio en la angla kiun mi vidis tradukas tion kiel "to burn", kiu signifas kaj "bruligi" kaj "bruli". Kiu estas la ĝusta senco? Nu, mi pensas ke plejverŝajne estas vere "bruli".
Ĉiuokaze, en ĉi tiu necerteco pri la radika signifo, mi ekhavis scivolemon. Kial homoj pasintece nomis la punktojn videblajn ĉiele brulantoj? Sur kio ili baziĝis por priskribi ilin ĝuste tiel? Aliflanke ne devas esti ia mistikaĵo ĉi tie, la nomo estanta nur priskribo de kio steloj ŝajnas: torĉoj sur la ĉielo. La hazarde la senco estas "bruliganto", kion ili pensis ke ili bruligas?
Kaj jen kun ĉi tio ŝanĝiĝas kelkaj vortoj kiujn ni ĵus esperantigis:
Stelmetodo > Brilaĵmetodo
Vagstelo > Vagbrilaĵo
Stelsimilaĵo/Stelecaĵo/Steloido > Brilaĵsimilaĵo/Brilaĵecaĵo/Brilaĵoido
Ĉu vi iam vidis supraĵon? Ah, certe jes, kaj multe pli ofte ol vi pensas, ĉar supraĵo ne estas nur ŝtono, ĝi estas iu ajn supraĵstuda fenomeno, do simpla pluvo estas supraĵo jam. La nomataj supraĵoidoj kaj desupraĵoj estas io dubinda rilate la ekziston, sed la ĉio restas vasta tamen; malpliiĝas fizikebeno, sed tre pliiĝas nefizikebeno; multe estas nekompreneble. Nia ĉielo, ĝi estas tiom alia, mistera eĉ. Pri la Laktaĵo, brilaĵoj kaj vagbrilaĵoj ni senmalhelpe komprenos poste, mi kredas.
1 note
·
View note
Text
Esperantigado de vortoj per Esperantaj radikoj & afiksoj
Mi lastatempe rimarkis ke mi ŝatas fari ĝin. Multfoje estas vortoj en Esperanto kiuj ne estis kreitaj el Esperanto mem, sed alportitaj el alia lingvo. Ni uzu kiel ekzemplon la vorton "mistero". Ĉi vorto venis rekte al Esperanto, el alia lingvo, ne estis kreita el Esperanto mem. Nun kaj se tiaj vortoj ne ekzistus kaj ni bezonus krei unu kun la sama signifo el esperantaj radikoj kaj afiksoj? Ĉi-kaze mi eĉ trovis vorton por "mistero", eventuale, ĉe Glosbe: kaŝitaĵo. Sencas, ĉu ne? De ĉi tie mi komencis provi fari tion kun aliaj vortoj.
La esperantigo venas el laŭvorta traduko de la originala vorto. Estus eble kaj mojose simple krei vorton al sama koncepto, sed mi ne havas tian imagon, do mi nur faros la unuan opcion.
Alia afero kiu certe okazos estas ke, ĉar ĉi tiuj vortoj probable ne ekzistas en Esperanto, tradukiloj tradukos ilin malĝuste, eble transformante la vorton en du, adjektivon kaj substantivon.
Kaligrafio
Komencante per unu kiun eĉ Vikipedio mem mencias. "Skribarto" estas la alia vorto por "kaligrafio". Ĝi ne estas tamen laŭvorta traduko. "Kali = beleco", "grafio = skribo", el la greka. Mi dirus "Skribbeleco".
Sed tamen, eĉ evidentas, certe ne nur mi estas ŝatanta tion. Serĉante "calligraphy" ĉe Glosbe (por ke ĝi montru tradukojn, faritajn de homoj) aperas interesa alternativo: belskribado. Bonege. Mi koncentriĝis traduki laŭvorte kaj ne rimarkis le mi povus simple skribi alimaniere sed restigante la originalan sencon.
Kurioze kiel dum Esperanto kutimas inversigi, la greka, ankaŭ la latina, konservas la ordon. Mi ne scias ĉu ĝi eblas esperante... Certe estas regulo por tia kunigo. Mi ne ĝin konas.
Skribbeleco estas simple skribi elegante, kvankam hodiaŭ rilatas al skribado ĝenerale.
Kiam mi vidis lian skribarton, mi surpriziĝis.
Havi belan belskribadon malfacilas.
Finfine mi ne ĝenus ĉu ĉi ĉiuj vortoj ekzistus. Aliflanke, eble esti multaj vortoj por ekzakte la sama ideo eble ne estus bona. Ĝi estus kiel malpurigi la lingvon, per nenecesaj vortoj: pli da (nenecesaj) vortoj lernotaj de homoj kaj eblaj konfuzadoj en konversacio.
Anarkio
"Anarkio" venas el la greka, kie "a = sen, manko" kaj "narkio = reĝo". Do esperante mi simple uzis "senreĝeco".
Ĉe Glosbe, aperas ĝuste ĉi vorto, la sama kiun mi kreis. Nu, ĉi-kaze ne estis originaleco... Kaj malfacile estos, ĉar tia kreado ŝajnas esti ofta.
Multaj junuloj vidas la senreĝecon kiel solvon.
Aliaj tradukoj estis "senleĝeco" kaj "senordeco", kiujn mi ne multe ŝatis ĉar anarkio efektive ne havas kaoson kiel sia celo. Sed mi ne forĵetas ĉi vorton, ĝi povas esti uzata en malestimaj tonoj, kiam oni preferas uzi negativan vorton ol la esprimo mem, kiel nomi iun knabon "nerespondeculo" anstataŭ "knabo".
Filozofio
"Saĝoamo", mi kreis. Bedaŭrinde mi ne scias la grekan. Oni klarigas la etimologion dirante ke ĝi signifas "amo de saĝo". "Filo" signifas "tiu kiu estas amata aŭ grava", kiel "amato" esperante. Sed mi ne trovis vide agrabla meti "-at" tien. Do, finfine, same kiel oni povas diri, anstataŭ "kolumo de hundo", "hundokolumo", mi faris "saĝoamo", venanta de, kiel dirite, "amo de saĝo". Kaj ĉi-kaze ne estis alia traduko krom "filozofio" ĉe Glosbe.
Estas evidente kial saĝoamo estas grava en la homa vivo.
Mi vere min demandis ĉu mi uzus aŭ ne "-ec". Mi ne tute komprenas la uzon de ec-vortoj...
En ĉi tiu punkto, ĝi eble ne sencas al vi (al mi tio okazas), kvazaŭ la vorto ne vere aludantas al tio kion ĝi devus aludi. "Skribbeleco" aŭ eĉ "skribarto", ekzemple, ŝajnas esti pli adjektivo ol substantivo, kvazaŭ oni dirus "Ho, vi skribas tre bele. Skribarto!". Estas afero de kutimo. Certe la grekoj ne trovas stranga la vorton filozofio. Ni ne kutimas vidi vortojn kies partoj ekzistas en la vortprovizo de nia denaska lingvo, ni multfoje eĉ ne scias ke estas pli ol unu vorto aŭ afikso tie. Amuze, mi ne trovas stranga kiam mi vidas vortoj el esperanta vortprovizo mem, eĉ se mi klare vidas la kunigon. Eble ĉar ĝi ne estas mia denaska lingvo. La samo ne ripetiĝas kiam mi kreas ĉi tiujn vortojn tamen.
Respubliko
Ĝi venas el la latina "res = afero" kaj "publiko = publika". Mi proponas "Publikafero". Kaj mi denove ne scianta la uzadon de "-ec"...
Publikafero estas unu el tiuj ideoj kiuj apenaŭ funkcias teorie kaj havas eĉ pli malbonan rezulton realvive.
Utopio kaj Distopio
Ĉi du vortoj kune ĉar ili estas ege rilataj.
Utopio venas el la greka. "U" = "ne" kaj "topia" = "loko". Do la esperantigo simple estus "neloko". Estas strange pensi tiel, "ne loko". La signifo, mi kredas, estas ke tia loko ne ekzistas, "neloko" estus do kiel "neekzistanta loko". Sed, ĉe Vikipedio, estas klarigo montranta kial tio kion ni vidas en la vorto kaj la senco kiun ni al ĝi donas ŝajnas iomete diferenca: estas dirita ke "utopia" unue signifis "neekzistanta socio, kiam priskribita en konsiderinda detalo", kaj ke poste oni donis al ĝi la sencon uzatan ĝis hodiaŭ. Do, ĉi-kaze, la signifo "neloko" estus simple ĉar oni parolas pri efektive neekzistanta loko, ne ĉar la loko estas tiel perfekta, ke neniam ekzistos do la nomo "neloko".
Tamen estas dua alternativo por ĉi vorto, tre simila al "utopio", kiu estas "eŭtopio (esperantigite)". "Eŭtopio" signifas "bona + loko", kiu tute kongruas al la senco kiun ni donas al "utopio". Tial, por esperantigi la vorton "utopio", mi preferos uzi "bonloko".
"Distopio", siavice, ankaŭ el la greka venas kaj estas la tuta malo de la vorto "eŭtopio". "dis = malbona", "topio = loko". Do, "malbonloko".
Rapide klarigante, estas angla lingvo kiu estas la angla sed nur kun germanaj vortoj, Anglish. Ĝi havas vortaron kaj mi vidis tion kaj mi trovis bonajn nelaŭvortaj vortoj por la esperantigo.
Anstataŭ "utopio", "neniamlando", "sonĝmondo"; Anstataŭ "distopio", "malfacilloko", "severloko".
Certe la plejmulto de la homoj ŝatus vivi en bonloko.
Certe la plejmulto de la homoj ŝatus vivi en neniamlando.
Certe la plejmulto de la homoj ŝatus vivi en sonĝmondo.
Estas tre famaj libroj kiuj parolas pri malbonloko.
Estas tre famaj libroj kiuj parolas pri malfacilloko.
Estas tre famaj libroj kiuj parolas pri severloko.
Estas tre tre interese kiel la vortoj havas alian sencon, eĉ se ili estas ĝuste tio kio la originala vorto, tiu kiun ni uzas, signifas la samon. La lasta vorto, ekzemple. Certe oni ne pensus pri "utopio", se legus la vorton "bonloko".
Nu, ĉi tiuj estis la vortoj pri kiuj mi pensis. Baldaŭ mi afiŝos alian afiŝon kun pli vortoj.
3 notes
·
View notes
Text
Esperantigado de vortoj per Esperantaj radikoj & afiksoj #2
Unu plian fojon esperantigante vortojn.
Mi parolos ĉi tie pri io kion mi ne priparolis la lastan fojon. Malavantaĝo de tia esperantigado estas ke certe okazos ke Esperanto ne havos la necesajn radikojn kaj/aŭ afiksojn por esperantigi iujn vortojn, kio signifas ke oni bezonus krei ilin. Problemo. Do eble okazos en ĉi tiu serio la neeblo esperantigi vorton, aŭ kiel lasta alternativo uzi rektealdonitaj vortojn. Aŭ mi povos ne esperantigi per laŭvorta traduko, sed per kreado de nova vorto kiu sukcesas doni la saman sencon.
Alia problemo estas ke tia afero malriĉigas la lingvon, ĉar eble estas tre malmultaj radikoj kaj afiksoj, do ili ripetiĝus. La solvo estus aldoni pliajn.
Ĵurnalo
Ho, mi scias ke mi diris ke ĉi tio estus nur geometriaj vortoj, sed mi vere volis paroli pri "ĵurnalo" kaj mi ne povis atendi ĝis la sekva afiŝo.
Por "ĵurnalo", mi vere ne havis alian ideon krom esperantigo de la angla vorto "newspaper": novaĵpapero. Ĝi povas doni kiel imito, sed mi ne vidas alian vorton por tio, eĉ ne anstataŭigo por "papero".
Eŭfemismo
El la greka "eu = bone" kaj "pheme = parolado". Mi decidis krei "boneparolo". Denove, la tre malsama senco donata de ĉi vorto kompare al la alia, eŭfemismo. Mi ne kredas ke oni donus ĉiujn eblajn signifojn al ĉi vorto, krom eŭfemismo. Tio estas amuze.
Ĉe Glosbe aperas alia esperantigo: evitvorto. Sencas. Mi ŝatis. Estas tia vorto kiu havas la saman signifon sed ne laŭvorte tradukante la originalan vorton.
Ĉiuj vortoj finiĝantaj per -logio
"-logio" venas el la greka kaj signifas "studo". Kvankam mi legis ke ĝi fakte signifas "branĉo de studo", mi preferos uzi nur "studo", aŭ tio estus tro granda: "-studbranĉo" (kvankam tio ne min ĝenus). Kaj senco restas, laŭ mi.
Do ni nur bezonas esperantigi la vorton venantan antaŭ "-logio" kaj kunmeti "-studo" al ĝi.
Biologio (bio = vivo) > Vivostudo
Psikologio (psiko = animo) > Animostudo
Metapsikologio (meta = preter) > Preteranimostudo
Antropologio (antro = homo) > Homostudo
Epidemiologio (epi = inter; demo = homoj) > Interhomostudo
Farmakologio (farmako = kuracilo) > Kuracilostudo
Neŭrologio (neŭro = nervo*) > Nervostud
Etimologio (etimo = vera senco**) > Vervortosencostudo; Alia (el Glosbe): Vortdeveno
* Okazis tio ke mi ne povis trovi esperantigitan vorton. Certe se mi provus krei unu, la vorto estus grendega...
** Laŭ Vikipedio, etimo havas la longan definon "vera senco de vorto laŭ ĝiaj originoj"
Mi tute aldonus "branĉo" al la vortoj, ĝi havas belan sonon. Animostudbranĉo...
Pri "vervortosencostudo", longa vorto, mi scias... Mi preferus uzi ĝin se mi vere priparolus studon, kaj ne se mi nur volas scii de kie venas vorto. Ĉi-kaze "vortdeveno" estas perfekta.
Mi vere ŝatis esperantigi vortojn rilatajn al scienco... Mi planas fari esperantigadon nur de tiaj vortoj en la sekva.
Palindromo
Kaj ĉi tiu vorto venis al mi el la filmeto de la kanalo Kolekto de Herkso, kiu alŝutis filmeton kun ĉi nomo.
El la greka palin = ree(n); dromo = kurado > Reenkuro
La signifo laŭvorte de la grekaj vortoj estas "kurante reen denove". Pro tio mi preferis uzi "reen" anstataŭ "ree", ĉar kun ĉi-lasta la senco estas "kuri denove", dum ĉi-unua, "kuri reen", kiu multe pli sencas: la vorto "kuras" kiam legata, kaj kuras reen, kiam legata malantaŭen. Memori ke ĉi vorto estas figursenca.
Teleskopo
El la greka, "tele = for", "skopo = observanto". La prefikso "tele" jam ekzistas esperante, sed eblas esperantigi eĉ pli uzante "for". Mi preferis ne uzi "-anto", sed "-ilo", ĉar pli sencas al mi nomi "-anto" tiun kiu uzas la teleskopon.
Teleskopo = Forobservilo/Teleobservilo
Mikroskopo
Profitante la lastan vorton. La prefikso "mikro" ankaŭ ekzistas esperante, montranta etecon. Sed, kiel dirite, esperantigi eĉ pli eblas.
Mikroskopo = Etobservilo
Kvankam mi vidas problemon ĉi tie, tial ke la prefikso "et" montras etecon de la kategorio de tio kion aludas la radiko. Do "etobservilo" signifus "observilo malgranda", ne "observilo per kio oni vidas ete". Tamen, ĉar kion mi faras ĉi tie estas krei vortojn en Esperanto, ne estis problemo do krei novan signifon al afikso. Ankaŭ, la prefikso "mikro" ne montrus la samon? "eteco de observilo" donas al mi ideon ke tiu observilo estas eta. Do mi kredas ke eblus uzi la oficialan signifon de "et" ĉi-kaze.
1 note
·
View note
Text
Esperantigado de vortoj per Esperantaj radikoj & afiksoj #3 - Sciencaj vortoj
Kiel dirite en la antaŭa afiŝo, en ĉi tiu mi uzos nur vortojn rilatajn al scienco ĝenerale.
Kaj ĉi tiaj vortoj estas eĉ pli strangaj ol la antaŭaj. Kiel mi diris, kial ni uzas la vortojn normalajn, ni ne atentas iliajn signifojn, iliajn afiksojn, ĉar ni eĉ ne rimarkas ilin. Kiam ni ilin ekscias, tamen, aferoj povas fariĝi strangaj. Tio okazos ĉi tie. La vorto estas ĝuste la sama, sed nur esperantigita, sed ekzistas strangeco.
Scienco
La vorto "scienco" venas el la latina "scientia", kiu estas la substantiva formo de "scire = scii". Esperante, do (kaj mi ne scias kial oni ne tion faris), ni povas simpligi substantigi la verbon scii: scio. Tamen ĉi vorton jam ekzistas kaj ne rilatas al la senco ĉi tie volata, pro tio ke laŭ PIV ĝi signifas la informon ies el ties instruiteco. Do mi uzos la sufikson "-ec": Scieco. Stato scii, mi kredas. Sencas, ĉu?
Fotosintezo
Ĉi vorto venas el la greka. Foto = lumo; sin = kune; tezo = meti. Kaj ni jam havas la esperantigo el ĉi tio. Lumokunmeto. La vorto "kunmeto", kiu ĉi tie signifus "sintezo", jam ekzistas esperante kaj signifas "ago de tiu kiu kunmetas". Laŭ mi sencas al la senco de sintezo.
Geografio
El la greka "geo = tero" kaj "grafio = skribaĵo, registraĵo, priskribo". La ĉi tria signifo pli kongruas al la senco. Do: Teropriskribo.
Astronomio
El la greka "astro = stelo" kaj "nomio", kie estas problemo. Unue mi vidis ke ĝi signifas "aranĝi, reguligi; regulo, leĝo". Tamen, ĝi estas la greka vorto "nomos", kaj ni priparolas "nomia", kiu signifas "metodo", kiu, laŭ mi, bone kongruas al ĉio. Do Astronomio > Stelometodo. Kaj ankaŭ estas kreita la esperantigo de la sufikso -nomio.
Terapio
El la greka, signifanta "kuracado". Jen do la esperantiga formo, kiu efektive jam ekzistis, mi vidis ĉe Glosbe. Ne multe priparolinda ĉi tie.
Politiko
Politiko el la greka venas kaj signifas "aferoj de ŝtato". Mi simple esperantigus ĝin "aferŝtato".
Nu, mi finiĝas ĉi tie. Estas malmultaj vortoj, mi scias, sed mi tre antaŭĝojas la sekvan esperantigon, kie estos vortoj kiujn mi trovis tre interese. Ĝis!
1 note
·
View note