Tumgik
#Arkaika Esperanto
nurknabo · 2 years
Text
Enhavo de mia blogo
Jen enhava listo de mia blogo, por ke vi povu pli facile trovi la ĉefajn afiŝarojn:
Arkaika Esperanto - afiŝoj pri aŭ en Arkaika Esperanto.
Citaĵoj - tradukoj de citaĵoj al Esperanto/Arkaika Esperanto.
Esperantigado de Vortoj Per Esperantaj Radikoj Kaj Afiksoj - serio en kiu mi prenas vortojn formiĝintaj de alilingvaj elementoj kaj rekreas ilin per radikoj kaj afiksoj de Esperanto mem. La kriterioj por la elekto de vortoj estas ĉi tie.
Latino - afiŝoj en kiuj mi uzas Latinon (kvankam ankaŭ aperos la afiŝoj de la suba afiŝaro ĉar mi uzas la saman kradvorton ambaŭkaze).
Lingua Latina Per Se Illustrata - miaj komentoj post la legado kaj studado de ĉiu ĉapitro de la samnoma libro, kune kun afiŝoj en kiuj mi parolas pri la studado preter ĝi.
Problemo estas ke la ligiloj ne funkcias ĉe la Tumblr-aplikaĵo, almenaŭ ne ĉe la mia. Sed vi ankoraŭ povas samsame aliri ĉiun afiŝaron alklakante la kradvortojn ĉi-sube, respektivajn al la listo.
4 notes · View notes
nurknabo · 2 years
Text
Se ses horoyn hawums por arbon haquir, unuayn cùar horoyn pasigums acriantœ haquilon.
Abrahàm' Lincòn'
2 notes · View notes
nurknabo · 2 years
Text
Tradukante kanton Lilium el Elfen Lied - denove, sed ĉi-foje ArkaikEsperante
Mi jam tradukis ĉi kanton kaj afiŝis ĝin ĉi tien, antaŭ monatoj. Mi retradukos ĉar nun mi estas konanta Arkaikan Esperanton.
Mi iam legis ke ArkaikEsperanto uzatas por traduki latinajn tekstojn kaj mi tuj pensis pri ĉi kanto. Estas interesa la tradukado ĉar ĉi Esperanto havas deklinaciojn kiujn la latina havas krom akuzativon, do tio donas etoson de pli rekta traduko, kvazaŭ ne tiom da originala esenco estus perdita. Jen:
Bushom Piules pridmeditot Saghon
Ed ityes Langom parolot Yughon
Beatam estat ityu cuyu
Rezistat Tentod
Char, estantœ prowitam
Estot ritzewintam Cronon Wiwes
Eternulom, diam Phayrom, compatu nosin
Ho, cuyel sactam
Cuyel serenam
Cuyel bonphartam
Cuyel charmam
Ho, Liliom Chastesques
Mi konfuziĝis pri la traduko de "beatam estat ityu cuyu", ĉar latine estas "beatus vir qui", kiu laŭvorte estas "beata estas la viro kiu". La konfuzo estas ke mi ne scias ĉu "viro" efektive aludas al viro, aŭ ĉi tio estas nepersona aludo, kiel "oni" aŭ "tiu" mem. Kvankam mi scias ke latine eblas diri "is qui" por nepersona aludo, mi ne dubas ke ĉi tio povas esti alternativo. Fine mi elektis traduki kiel "tiu".
2 notes · View notes
nurknabo · 2 years
Text
Multaj malnetoj!
Tumblr media
Pluraj el ili estas tradukoj de citaĵoj... al ArkaikEsperanto! Do, atendu, vi vidos multe pri ĝi ankoraŭ.
2 notes · View notes
nurknabo · 2 years
Text
Arkaika Esperanto kaj sia fleksiemo
Do mi finis la legadon de Arkaika Esperanto, far de Manuel Halvelik. Ne tute, ĉar estas rakontoj en ĝi, sed jes rilate al la klarigo de la lingvo.
Mi legis ke eliziado "povas okazi iel ajn". Tamen eliziado estas ellasi la finan vokalon... Rigardu la ekzemplojn donitajn:
Ned eblat > Nedeblat
Ad wos > Adwos
Nosay Oculoy > Nos'Oculoy
Be, la unuaj du eĉ ne havas ellason! La tria, du literoj malaperas, anstataŭ unu, kio estis kion mi komprenis ke okazus per eliziado. Ĉu mi malpravas? Fakte, ni eĉ ne vidis eliziadon tie, sed kunigon! Ekskludante la lastan.
Nu, ĉiuokaze, du aferoj mi lernis el ĝi:
Eblas kunigi vortojn. Kvankam mi pensas ke estas plispecife, aŭ tute, prepozicio kaj substantivo.
Eblas, per ellaso de fina aŭ finaj literoj, unuigi sone la konsonanto ĉe la fino de la unua vorto kun la vokalo ĉe la komenco de la dua. Tio ne estas igi du vortojn unu, sed unuigi sone. Skribe ĝi montriĝas per apostrofo, kiel supre vidite.
Kaj mi, kiel lingvomodifemulo kaj tedanto de senlingvomodifemuloj, jam estis atingita de ĉi tio kaj havis mian menson malfermita al kelkaj ebloj. Nur ekzemplo: imagu se, anstataŭ aligi "ad" komencen, ni aligus ĝin finen de la vorto?
Adwos > Wosad
Nur eblo, nur eblo... La libro ne havas regulon kontraŭ ĉi tio, kvankam tio eble estas subkomprenata. Sed ĝi ankaŭ diras ke ĝi povas okazi iel ajn escepte ĉe konfuzoj, kaj mi kredas ke ne estus konfuzo ĉi tie. Ĉiuokaze mi povas aldoni apostrofon dirantan ke estas kunigo: wos'ad.
La kunigo per unu vorto finiĝanta per vokalo kaj la alia komenciĝanta per konsonanto - kio certe havas nomon sed mi ne scias - estas ankaŭ interesa. Probable estas oftaj la okazoj en kiuj eblas kunigi vortojn, precipe poeme. Cetere, O-ellaso, ĉi tie Om-ellaso, ankaŭ eblas, kompreneble, kaj mi probable ĝin uzos ĉar mi kredas ke ĝi pli beligas la aspekton de la lingvo: la ripetado de finaĵoj igas la tekstoaspekto esti tre "ŝablona", tre kvadrata. Ni tenu ĝin ronda. Kaj tia diferenco en la aspekto eĉ estas farinda, laŭ tio kion mi legis en la libro.
Ĉar ege malmultaj homoj parolas AEon - se oni parolas -, mi kredas ke mi havus ian liberon modifi aferojn tie kaj tie ĉi... Neniu estos malkontenta, kaj fine ĉio pri kio mi zorgus estas ne rompi la bazon de ĝi, skribita ĉe la ĉapitro Gramatiko.
2 notes · View notes
nurknabo · 2 years
Text
Arkaika Esperanto!
En Tvitero mi eksciis ke Esperanto havas variaĵon, nome Arcaicam Esperantom, kiu estas, kiel la nomo diras, arkaika formo de Esperanto, kies literumado estas alia, aldonoj en la conjugacio, kaj tiel plu. Samtempe, la bazo de Esperanto ankoraŭ restas - sama prononco, vortoj kaj reguleco -, do, post kiam vi komprenas la logikon, la uzado estas tiel simpla kiel Esperanto mem.
Mi multe ŝatis ĝin. Mi jam legis pli pri kiel ĝi funkcias. Ĝi havas trajtojn kiujn mi imagis kiel estus, se Esperanto havus ilin, ĉi-kaze la pliaj kazoj. Ege interese. Mi certe afiŝos en Arkaika Esperanto!
La pli enhava klarigo estas ĉe la ligilo sube, el Tvitero. Mi rekomendas la legadon!
https://twitter.com/KolektoDeHerkso/status/1482241382194552833?t=QCBT-Pgjwfn8t7gEOyqNGQ&s=19
2 notes · View notes
nurknabo · 2 years
Text
Chu onparolit prid Declinatziom? Des wenut ablatiwam Cazom!
Tute en Arkaika Esperanto nur por ke oni ne facile vidu la grandan modifon far de mi kiu eble komenciĝas.
Cuyahem widims Declinatzioyn, tuj rimarquims que ned estit ablatiwam Cazom. Unnœ ned multœ atentims, sed postœ pensims: ed se estut? Memorims prid latinam Ablativom, cuyes unn ex Roloy estat montrir Azhon, Apheron cuyun onuzat por plenumir Agon aù atingir Tzelon, cuyu Esperantœ ibilat pru Prepozitziom "per".
Des, yemen cuyom wolums, ablatiwam Cazom cuyu anstataùigat ityan Prepozitzion.
Eche yamen pensims prid cuyel estut Phinazhon: -o, ex latinam.
Batir heyun Bastono.
Ned cheyahem Ago mezurizzat Sagho.
Ed pluralam? Hawims dux Optzioyn: au enmeti "y" antez Phinazhom - -yo -, au shanghi Shablonom ed ned aldonir "y", sed crear altriam Phinazhom: -ybo, ex pluralam ablatiwam Cazom trides Declinatzies latines "-ibus". Des:
Sihin nutrir Legumybo.
"Y" anstatez "i" por que estut conserwatam Pronontz Radikales.
Yemen cheyom. Secùan Phoyon cuyahem bezonoms uzir "per", ablatiwam Cazom anstataùe uzoms.
Chu isityom estot solam Rolom Ablatiwes, nedstziams, ned excludams isIbilescon. Ibilœ addonoms altriam, char nur unn estat malmultam.
Mihi honestœ nedhawams ityom dal Stimulom por eghid addonir multayn Modifoyn, simplœ char lernams latinam, cuyu yamen hawat cuyon wolams, plurayn Apheroyn in Gramaticom etc. Nedsentzat wolir cuyon yamen hawams. Addonams eghid por Amuzom, ed Shanghoy ned estoit ityel granday.
1 note · View note
nurknabo · 2 years
Text
Mihi apartenams mihid Amatod; ed miham Amatom mihid apartenat.
1 note · View note
nurknabo · 2 years
Text
Interessa afero pri ArkaikEsperanto estas ke tradukiloj ne ĝin konas. Do se vi ial volas skribi ion sen iu scianta, AEo estas bona opcio. Oni eĉ ne scios ke ĝi estas Esperanta variaĵo... Sekreteco!
Se hazarde la leganto konas Esperanton, nu, problemo. Aliflanke, la sola eblo estas tio se la homo vere trarigardi, esplori vian tekston kaj bonŝance scii ke ĝi estas ia Esperanto kaj eĉ, aŭ kiel Esperantigi kaj traduki, aŭ eklerni Esperanton por legi per si mem. Tia homo timigemas.
1 note · View note
nurknabo · 2 years
Text
Pafante aĵojn | Pafantœ azhoyn
Mi skribas ion ajn nur por esti iom da teksto ĉi tie por "traduki" al Arkaika Esperanto, kiun mi nomos ArkaikEsperanto simple por unuigi. La celo estas kompari la du dialektojn. Eble la grandeco jam bonas, sube la ArkaikEsperanta versio de la teksto.
Scribams heyomdie nur por estir heyom del Textom isityœ por "traduqui" Arcaicad Esperantod, cuyun nomoms ArcaiquEsperantom simplœ por unniguir. Tzelom estat comparir ityuy dux Dialectoyn. Ibilœ Grandescom yamen bonat, subez yemen ArcaiquEsperantam Wersiom Textes.
1 note · View note