Tumgik
#skribajxoj
metamorfemo · 2 years
Text
Metroo
Legu tiun ĉi verkon en: la portugala (originala)
_________________________________________
Li eniris la metroon. En la lastan vagonon kiel ĉiam, ĉar estis en la malantaŭo de la stacio kie li atendis la metroon alveni, kiel ĉiam. El la malantaŭo de la stacio – kie li ĉiam atendis la metroon alveni – eblis vidi la forvojojn sekvante al la pli tien. Unu en ĉiu flanko, unu iranta al la pli tien, la alia revenanta el la pli tie, meze de la du estas herbo. Ĉiutage la herbo malsamis: estas tagoj em kiuj ĝi estas ekscitita per la vento, estas tagoj en kiuj ĝi estas tute senmova kiel ŝtono, estas tagoj em kiuj ĝi movas softe kvazaŭ ĝi dancis.
Ĝi alvenis.
Li eniris la metroon. En la lastan vagonon, kiel ĉiam. Li sidiĝis en sidloko apud la fenestro kie li sidiĝis ĉiam kiam disponebla trovis ĝin, normale trovis ĝin libera. Li sidiĝis apud la fenestro, kiel kutime. En la aŭskultilo ludiĝis kelkan de siaj malgajaj kantoj kiuj li tro ŝatis aŭskulti. Tiu kanto estis finita kiam li estis ankoraŭ en la stacio, sed li metis ĝin ekde la komenco denove ĉar ĝi estas ideala por aŭskulti vidanta la senluma pejzaĝo de la urbo.
Estis nokte kaj la urbo estis dezerta, la metroon estis malnova kaj la lumo fiaskis, kiam ĝi malŝaltis estis pli bone vidi la pejzaĝo ĉar ne estis reflekto en la glaso, sed la lumo ne daŭriĝis pli ol 10 sekundoj. Estas pli bone 10 sekundoj ol 0.
Estis nokte kaj la urbo estis senmova. Neniu marŝis por la stratoj de la favelo. Li amas tiun kvietecon. La urbo estas pli boné kiam estas tiel, kvieta. Li imagas kiel devas esti malbone loĝi en tiuj domoj, nokete la loĝantoj rigardas tra la fenestroj kaj vidas la strato dezerta kaj sentas sin malliberaj hejme.
Estis nokte kaj baldaŭ la metroo perpasus lia plaj ŝatata loko. Li amis kiam la metroon perpasis la kvartalo kiu ne havis domojn, nur estis viditaj la konstruadoj tie malproksime. Ili estis multaj. Ega strio, ega pejzaĝo, larĝa, inter du konstruadoj eblis vidi aliajn malantaŭe.
Estis nokte kaj pro tio estis tiel mirinda. Tutaj la konstruadoj ŝaltis siajn arĝentajn lumojn, en luma unisono, ne estis fenestro kun flava lumo, ĉiuj arĝentaj. Kaj la tuta larĝa pejzaĝo de rektanguloj starante unu flanke de la alia, unu malantŭe de la alia, brilis. Ŝajnis maketo sur kiu iu ŝultis briletado. La sceno brilis.
En tiuj momentoj li komprenis kion tiu karaktero de tiu libro volis diri kiam li diris, ke estis senfina. Estis aliaj situacioj en kiuj li komprenis, li lernis kompreni en diversaj situacioj de la vivo, sed tiu estis unu el liaj plej ŝatataj.
La kanto finis. La stacio alvenis. Li eksteriĝis. Nun estis tempo por preni la aŭtobuson por alveni hejmen. El la buso ne estis pejzaĝon.
—Ikvero [2018]
0 notes