Tumgik
#literumado
malpopola · 7 years
Photo
Tumblr media
Kion vi faru kiam vi enamiĝis kun tiparo (kiel “Tangerine” supre) kiu ne havas la Esperantajn literojn? Ĝi aspektus kiel la unua linio en la supra bildo. TERURE! Jen ses metodoj, skribi Esperanton sen Esperantaj literoj:
1. La lauh-Fundamenta kaj Zamenhof-proponita ho-sistemo, kie chiu Esperanta litero anstatauhighas per la senchapelita litero, sekvita de la litero Ho
2. La ne-Fundamenta sed renversebla xo-sistemo, kie cxiu E-litero  anstatauxigxas kiel en la ho-sistemo, sed post la sencxapelita litero vi metas Xon
Sekvas 4 sistemoj novaj, en kiuj la ne-Esperantaj literoj remapiĝas kune kun kelkaj Esperantaj. En ĉiuj kvar, Qo anstataŭigas Ĉon, Xo Ĵon, Yo Jon, kaj Ĥo tute malestiĝas ĉar ĝi estas maloftega. (Tiuj elektoj, cetere, similas al la oficiala Romanigo de la Ĉina.)
3. La simbola sistemo, kie qiuy literoy de la Esperanta alfabeto (krom Ĥo) anstatawijas per unu angla litero. Qar la angla Latina alfabeto havas 26 literoyn kay la Esperanta sen Ĥo 27, unu litero devas anstatawiji per simbolo, kay “fiŝaĵo” skribijas fi$axo
4. La germaneca sistemo, simila al la simbola, sed la literoy Vo-Fo-Ŝo ijas Wo-Vo-Fo kay Ŭo ijas U
5. La dulitera-szo sistemo, ankau simila al la simbola, sed “fiŝaĵo” ijas fiszaxo. Oni povas anstatawigi Ŭo per U aw Wo (ji ne estas tute renversebla, do ne tiom gravas)
6. La lausona sistemo, kie oni anstatawigas (au anstatauigas) la literon Ĝo per la du sonoy, el kiuy dji kumetidjas. La litero Ĵo ne anstatauidjas per Xo, kiel en la supray tri, sed per Jo. La literon Xo oni uzu por la sono Ŝo. Se eme, oni povas uzi TS por C kay TX por Ĉ (anstatau ol  C kay Q)
El qiuy qi, mi ege preferas la duliteran-szo sistemon. Kay la Ho kay la Xo sistemo suferas pro tio, ke ili plilongigas vortoyn kay aldonas la korespondan literon tro multe en Esperanta teksto. (Provu legi “fuŝĥoraĵo” en la Ho-sistemo! “fushhhorajho”...)
Oni devas alkutimiji al stranga skribmaniero de qiuy vortoy, kiuy entenas la modifitayn literoyn, sed mi kredas, ke oni faras tion rapide. Kay ekde kiam vi reedukijas, vi povos taypi la Esperantan sur qiu komputilo en la mondo!
Rimarko: 2. kaj 3. supre (la Xo-sistemo kay la simbola sistemo) estas renverseblay. Tio estas, kiam vi uzas ilin, komputilo automate povas reskribi ilin kun Esperantay literoy. Se vi yam uzis vortaro.net, ji ebligas skribadon de Esperantay literoy en la Xo-sistemo kay automate reskribas ilin korektite.
3 notes · View notes
nurknabo · 3 years
Text
Arkaika Esperanto!
En Tvitero mi eksciis ke Esperanto havas variaĵon, nome Arcaicam Esperantom, kiu estas, kiel la nomo diras, arkaika formo de Esperanto, kies literumado estas alia, aldonoj en la conjugacio, kaj tiel plu. Samtempe, la bazo de Esperanto ankoraŭ restas - sama prononco, vortoj kaj reguleco -, do, post kiam vi komprenas la logikon, la uzado estas tiel simpla kiel Esperanto mem.
Mi multe ŝatis ĝin. Mi jam legis pli pri kiel ĝi funkcias. Ĝi havas trajtojn kiujn mi imagis kiel estus, se Esperanto havus ilin, ĉi-kaze la pliaj kazoj. Ege interese. Mi certe afiŝos en Arkaika Esperanto!
La pli enhava klarigo estas ĉe la ligilo sube, el Tvitero. Mi rekomendas la legadon!
https://twitter.com/KolektoDeHerkso/status/1482241382194552833?t=QCBT-Pgjwfn8t7gEOyqNGQ&s=19
2 notes · View notes