#ilustraĵo
Explore tagged Tumblr posts
vitazaeva · 2 years ago
Text
старенький фанарт на киоши
Tumblr media
7 notes · View notes
irinto · 1 month ago
Text
Dhammapada 1-14 (esperanto)
Tumblr media
Kiel kabanon bone tegmentitan ne tiom enpenetras pluvo, tiel la koron kulturitan ne tiom enpenetras volupto.
Versio en esperanto de: Ramón E. Morales C. Ilustraĵo: P. Wickramanayaka. Prenita el la libro: Treasury of Truth - Illustrated Dhammapada.
La koro (citta) estas la plej intima kaj punkta parto de nia menso, de nia konscio. Ĝi estas la punkto, kie ni “scias” kaj distingas la bonon disde malbono, la realon disde la imagito, la lertan disde la mallerta. Se nia koro estas bone kulturita (subhāvitaṃ), bone disvolvita, ĝi estas kiel kabano bone tegmentita, kien la pluvo ne penetras abunde. Tiel la veneno nomita rāga, volupto, avideco, avareco, dezirego, ne penetras nian menson kaj konscion. Ĉi tie kulturado (bhāvanā) estas tuta serio da mensaj agadoj lertaj: studi la tekstaron, pripensi pri la instruoj, kontempli la virtojn, kaj mediti.
2 notes · View notes
nurknabo · 8 months ago
Text
Kia belega ilustraĵo
Ĉiam scivolas mi kial ne ekzistas animacio kun tia trajto. Se estas, ke mi trovos kiel eble plej baldau mi esperas.
Se unu vi konas, bonvolu sciigi min.
Tumblr media
Illustration by Willy Pogany (1906)
1K notes · View notes
utagori · 2 years ago
Text
Tumblr media
ドア(面格子、パンケーキ、パイプ椅子)エスペラント語
Doors (window grille, pancakes, pipe chairs)
Pordoj (fenestra krado, krespoj, pipaj seĝoj)
Ĉu la vortoj estas ĝustaj?
1 note · View note
fritsartist-blog · 6 years ago
Photo
Tumblr media
Belaagd door de geest van de lust #illustration #drawing #tekening #illustratie #иллюстрация #illustrasie #توضيح #պատկերազարդում #插图#ilustraĵo #kuvitus #איור #描画 #イラスト #フリツ #ilustrasi #ilustrācija #illustrasjon #ilustración #芸術家 #frits #passion #lust #spirit #ghost (bij TextielMuseum) https://www.instagram.com/p/Bn3SHEXCxoS/?utm_source=ig_tumblr_share&igshid=1w8jf14nrta61
1 note · View note
nurknabo · 3 years ago
Text
LINGVA LATINA PER SE ILLVSTRATA - CAPITVLVM DVODECIMVM
Tumblr media
Saluton, uloj, kaj jen ni estas kun unu pli ĉapitro. Kaj kiel vi povas vidi en la suba bildo, la ĉapitro nomiĝas "Miles Romanus". Ĉi tiu, cetere, estas la plej bela ilustraĵo ĝis nun. Kaj, plie, la viro estas la frato de Emilia. Nu, ni komencu la komentoj.
Resumo: Emilia malfeliĉas. Marko kaj Julia vidis ĉi tion kaj demandis al sia patro kio okazis. Li diras ke Emilia malfeliĉas ĉar ŝi ne povas vidi sian fraton, kiu estas soldato. Julia ne scias kiu estas soldato kaj Julio al ŝi klarigas, parolante pri la armiloj kaj sekve pri la milito inter Romo kaj Germanio.
Nu, la unua afero nova kiun mi rimarkis estis la vortoj "pater, mater, frater kaj soror". Antaŭe, en unu el la unuaj ĉapitroj, montritaj estas ĉi vortoj. Tamen, ili ne estas deklinaciitaj. Mi ne zorgis pri tio, finfine, ĉiuj vortoj tie havis la saman deklinacion. Same kiel "puer", mi pensis ke la vorto "pater, mater, frater kaj soror" samdeklinacius. Nunĉapitre, tamen, jen kio aperas:
Tumblr media
Jes, amikoj, trompata mi estis la tutan tempon. La vortoj ne en la dua deklinacio, sed en la tria deklinacio deklinaciiĝas. Granda surprizo, mi bezonis iom da tempo por do daŭrigi. La lasta vorto, vi vidas, estas "nomen". Finfine ni scias kiel demandi la nomon ies. Sed.... ne estas tiel simpla.
La nova genitiva formo
Jes, nova genitivo:
Vorto (dat) + havaĵo (nom) + verbo "esse"
Marco una soror est.
Jen tiu nia granda problemo denove, ĉi-foje, kun gramatika struktura anstataŭ vorto. Ĉu estus ambaŭ ebloj tute samsignifaj? Mi ne kredas.
Mi pensis pri traduki laŭvorte la frazo, kaj eksciis ke, iusence, tio havas sencon.
De Marko fratino estas.
Tamen mi eksciis ke mia traduko estas malĝusta. Ĉar mi pensantis tre multe pri posedo, mi tradukis "de Marko", sed mi vidis filmeton klarigantan pri la dativo kaj tradukis laŭvorte frazo tia. Do, la laŭvorta traduko de ĉi tiu frazo estas fakte:
Por Marko fratino estas.
Estas kiel diri ke io havas ion, sed nerekte, kio tute sencas, vidante ke la vorto de la posedanto estas dative. Ĝi estas preskaŭ pasiva voĉo.
Nu, tia strukturo tre konfuzigis min. Sed mi devas diri ke tio okazas ĉar mi ne povas memori rapide pri la kazo de la deklinacio, mi bezonas iom da tempo. Eble uzi aŭ legi tiajn strukturojn igas mian cerbon pli bone funkcii rilate al tia deklinacio.
Tio estas la kurioza fakto pri la natura metoda lernado, la bazaj vortoj kaj frazoj, tiuj kiujn ni kutime lernas unue kiam ni lernas lingvon, estas enkondukitaj poste. Ĉi ĉapitre, ni vidas tion okazi. Nur nun aperas la demando «Kio estas via nomo»: «Quod nomen est tuo?». Ĉi tiu frazo ne estas el la libro, sed el mi. La libro uzas «patri» anstataŭe. Mi esperas ke la traduko de «via» pravas. Mi memoras ke la libro diras ke ĝi ŝanĝas kiel la 2a deklinacio, kies singulara dativo finiĝas per «-o».
Denove persona pronomo kiel montra: antaŭa klarigo pravanta
«Quod nomen est patri? Ei nomen est "Lucius Iulius Balbus"». Kaj, krom pli certi ke la klarigo pravas, ni ankaŭ lernas la singularan dativan formon de la persona pronomo «li».
Ĉu «inimicus» aŭ «hostis»?
Dum Julio rakontas al Julia pri la milito inter Romo kaj Germanio, li diras: «Germani hostes Romanorum sunt». La libro klarigas ke «hostis» estas la malo de «amicus» ". Antaŭe, tamen, unu ĉapitro diras ke la malo de «amicus» estas «inimicus». Kial ĉi-lasta ne estis uzata? Mi dirus ke «hostis» estas milita malamiko, dum «inimicus» malamiko ĝenerala estas. Mi guglos ĝin.
Nova deklinacio
Jes, jen ĝi. Pli aŭ malpli frue ĝi alvenos. Kaj eĉ alvenis kun tabelo kun ĉiu deklinacio en la flankaklarigo, anstataŭ nur en Grammatica Latina:
Tumblr media
Nu... kiun alian elekton mi havus? Provi lerni mi devis. Mi ĉiam komencas per la nominativo kaj sekve la akuzativo, do genitivo, ablativo kaj dativo. Ĉi tiu ordo ĉar ili estas la plej gravaj, ĝis nun almenaŭ.
La unua afero kiun mi rimarkis estis la sammaneiro skribi, 3 kazoj estas identaj. Mi pensas ke ĝi bezonigas tempon por kompreni kion la frazo diras. Bonŝance kaj pluralaj dativo kaj ablativo finiĝas kiel de la 3a. La resto estis kompare facile lerni, pro la egalo de skribo.
Dirante «mil» latine
Mi jam vidis la nombrojn, kaj kiel ili funkcias: nombro + vorto. Simple. La sola io diferenca inter ili estas la nombroj «unu kaj du», kiuj deklinaciiĝas, en 2a deklinacio. Sed ŝajnas ke la nombro «mil» volis havi sian propran manieron funkcii. Por komenci, ĝi ne estas neŝanĝebla, kiel «mil, du mil, tri mil...», la vorto ŝanĝiĝas de du pluen. «mil» estas «mille», kaj «du mil» pluen estas «milia». Se vi atentis, rimarkis ke ĝia finaĵo estas kiel «mar-e, mar-ia». Ĉu ili deklinaciiĝas? Neniu de tio ĝis nun.
Kaj tiam la plej «bona» parto. Ne nur la numero mem ŝanĝiĝas, sed ankaŭ la vorto post ĝi. Ne, vi ne mislegis.
Unus passus est quinque pedes, ergo mille passūs sunt quinque milia pedum.
Vortoj post «mille» fariĝas akuzativo plurala, kaj vortoj post «milia» fariĝas genitivo plurala. Mi vere scivolas kial ĝi okazas kaj guglos la kialon.
Ankoraŭ provante tute kompreni la «kaj-ojn»
Aperis frazo. Julio parolantis pri la militista kampadejo: «Nullae feminae aut pueri illic habitant, nec enim feminae puerique militare possunt.»
Mi ne komprenis kial uzi «-que», ekde ĝi montras du vortojn kiuj estas parto de grupo. Ĉu «feminae kaj pueri» estus parto de kio? Pensante, mi alvenis al la konkludo ke ambaŭ estas parto de tiuj kiuj ne povas militi. Ĝi malfaciligas aferojn por mi. Se mi estus skribanta ĉi frazon, mi skribus «feminae atque pueri». Eble ĝi ne estas malĝusta, sed la senco certe estas alia. Ĉu ĝi dependas pri la penso de la verkisto, kiu ĉi-kaze skribis pensante ke ambaŭ estas parto de grupo ne povanta militojn partopreni? Havas sencon, kvakman mi kredas ke ĝi povas esti konfuza.
«Per» en la latina
Multfoje aperas frazoj dirantaj ke militistoj batalas per ĉi tiu aŭ tiu armo. Sed rimarkigis min la maniero per kiu la latina diras ĝin:
Miles Romanus, qui hostem armatum a currere videt, non ab eo fugit, sed armis se defendit
«Sed per armiloj sin defendas», la traduko. Latine oni uzas dativan kazon, kiam volas diri per kiu oni batalas. Mi iros plu kaj diri ke dativa estas la «per» en la latina. Ankaŭ, mi lastatempe spektis filmeton, de tiu ulo kiu instruis la «kaj-ojn», kie la ulo parolas pri la kazoj en la latina. Pri la dativa, li parolas ke ĝi estas tre malfacile tute lerni, kaj montras prepoziciojn kiuj tre ofte aperas kune ĝi (angle, por ke la originala senco ne perdiĝu) «by, with, from, in, on». Tio estas, jes, tiel estas la latina de «per».
Plie: participo!!
En la suba frazo, aperas «armatum», kies nominativa formo certe estas «armatus». Nu, vi jam scias ke mi ne plu lernas la latinan nur per la libro, mi ankaŭ serĉas pri la latina rete. Kaj en unu el tiuj serĉadoj mi vidis la participon. Mi ne lernis ĝin (kvankam mi tre volis), sed mi legis rapide, sufiĉe por vidi la ŝablonon. Pasinta participo de verboj -are havas «-atus» kiel finaĵo. La libro iom post iom ekparolas pri ĝi!
Adjektivoj ne nur deklinaciitas per la 1a kaj 2a
Mi tute alkutimiĝis vidi adjektivojn esti deklinaciitaj per la 1a kaj 2a deklinacio: «pulcher, pulchra, pulchrum». Sed tiam mi ekscias ke adjektivoj ankaŭ estas deklinaciitaj per la 3a konjugacio. Ho ve. Viraj kaj inaj vortoj estas deklinaciitaj per la deklinacio ŝafo, dum la neŭtra, per la maro.
Ĝi fakte ne estas problemo, sed ĉar mi ankoraŭ ne povas rapide pensi pri kia kazo estas la vorto, aferoj frakasas.
Same kiel la komparativoj
Se adjektivoj havas la 3an deklinacion, kompreneble komparativoj ankaŭ ĝin havos. Sed ne pensu ke estas tiel simpla. Por ia kialo, anstataŭ viraj kaj inaj komparativoj esti deklinaciitaj per la deklinacio ŝafo, ili estas deklinaciitaj per la deklinacio paŝtisto. Kial... KIAL. K I A L??? Sed kia diable estis la kialo kial la homoj kiuj kreis la latinan ŝanĝis ĝin? Eble por komplikigi la vivon de estontaj lernantoj de la lingvo. Mi ne vidas alian eblon. Ve... Neŭtra, aliflanke, ankoraŭ restas kun la deklinacio maro.
Nu, kaj ni alvenas al la fino de mia komentado. Ĝi fariĝis pli malgranda ol kutime. Malfacile, tre malfacile estas estanta lerni la latinan. Sed mi ŝatas, eĉ tiam. Vidi sian progreson estas ĉiam ekscite. Jen mia teksto en la latina:
Marco et Iuliae avunculus est, cuius nomen est Aemilius atque miles Romanus est. Is est avunculus eorum quod frater matris eorum est. Aemilius procul a sua villa est, quod in castra, «domus» militum, est, cum ceteris militibus Romanis. Aemilius gladio pugnare contra Germanios, qui hostes Romanorum sunt, quod Romanis non parent.
Jen ĉio! Ĝis!
4 notes · View notes
poraquipasouncaballo2 · 7 years ago
Text
Drácula
Tumblr media
Ésta ha sido la ilustración de agosto para Patreon, el tema fue Castlevania y viendo la serie de Netflix, elegí el momento en el que Drácula se da cuenta de que se han llevado y asesinado a su esposa :( Gracias :)
---------
EO Ĉi tiu estas la ilustraĵo de aŭgusto por Patreon, la temo estis Castlevania kaj spektanta la Netflix-serion, mi elektis la momenton, kiam Drakulo rimarkas ke, lia edzino estis prenita kaj mortigita :( Dankon :)
---------
EN This was the august illustration for Patreon, the theme was Castlevania and, watching the new Netflix series, I chose the moment in which Dracula realizes that his wife has been taken and killed :( Thank you :)
Patreon: https://www.patreon.com/poraquipasouncaballo
Línea / Linio / Line
Tumblr media
7 notes · View notes
vitazaeva · 2 years ago
Photo
Tumblr media
ещё одно задание в рамках учёбы в @bbe_school - джунгли
3 notes · View notes
irinto · 1 month ago
Text
Dhammapada 1-13 (esperanto)
Tumblr media
Kiel kabanon aĉe kovritan tiom enpenetras pluvo, tiel la koron nekulturitan tiom enpenetras volupto.
Versio en esperanto de: Ramón E. Morales C. Ilustraĵo: P. Wickramanayaka. Prenita el la libro: Treasury of Truth - Illustrated Dhammapada.
La koro (citta) estas la plej intima kaj punkta parto de nia menso, de nia konscio. Ĝi estas la punkto, kie ni “scias” kaj distingas la bonon disde malbono, la realon disde la imagito, la lertan disde la mallerta. Se nia koro estas nekulturita (abhāvitaṃ), malmulte disvolvita, ĝi estas kiel kabano malbone tegmentita, kien la pluvo penetras abunde. Tiel la veneno nomita rāga, volupto, avideco, avareco, dezirego, penetras nian menson kaj konscion.
2 notes · View notes
irinto · 2 months ago
Text
Dhammapada 1-10 (esperanto)
Tumblr media
Kiu fine estas senmakula, virta, bone koncentriĝinta, apude de bremso kaj realo… Tiu indas por la tinkturita.
Versio en esperanto de: Ramón E. Morales C. Ilustraĵo: P. Wickramanayaka. Prenita el la libro: Treasury of Truth - Illustrated Dhammapada.
Senmakulito estas tiu, kiu purigis sin mem disde la kvar malpuraĵoj: (1) la malpuraĵo de la sensaj deziroj (kāmāsava), (2) la malpuraĵo de la deziro de ekzistado fiksa kaj eterna en saṃsāra (bhavāsava), (3) la malpuraĵo de la fantaziaj vidpunktoj (diṭṭhāsava), kaj (4) la malpuraĵo de la malkonado de la Kvar Veroj (avijjāsava). Mense senmakula, purigita, la persono estas apude (upeto) de bremso (memkontrolo, memlimigado) kaj realo (dhammasaccena). Tia persono, viro aŭ virino, estas inda (arahati) por la robo de monaĥo, kio estas simbolo de rezignado kaj pureco.
2 notes · View notes
irinto · 2 months ago
Text
Dhammapada 1-8 (esperanto)
Tumblr media
Li loĝas la malagrablan kontemplanta, kun sensoj bone garditaj, kaj modera en la manĝado, kun fido, kun granda energio… Tiun Māra ne superregas, kiel vento ne la monton rokan.
Versio en esperanto de: Ramón E. Morales C. Ilustraĵo: P. Wickramanayaka. Prenita el la libro: Treasury of Truth - Illustrated Dhammapada.
Māra la malhela, la “princo” de ĉi tiu sensa mondo, ne superregas tiujn, kiuj vivas lerte: meditante pri la malagrabla (asubhānupassiṃ), indiferentaj al tio, kio produktas plezuron en la sensoj (indriya), gardantaj la ses sensojn (vidadon, aŭdadon, flaradon, gustumadon, korpan tuŝadon kaj menson), moderaj dum manĝado (kio malhelpas la aperon de pliaj deziroj), kun fido (saddhā) en la Doktrino kaj kun alta nivelo de energio (vīriya) kaj strebado. Jen la vojo de la konsciaj. La Plejsuperan oni atingas per strebado, oferado, sindediĉo kaj disciplino.
3 notes · View notes
irinto · 2 months ago
Text
Dhammapada 1-7 (esperanto)
Tumblr media
Li loĝas la agrablan kontemplanta, kun la sensoj negarditaj, malmodera en manĝado, kuŝema, malgrandenergia… Tiun Māra superregas, kiel vento malfortan arbon.
Versio en esperanto de: Ramón E. Morales C. Ilustraĵo: P. Wickramanayaka. Prenita el la libro: Treasury of Truth - Illustrated Dhammapada.
Māra la malhela, la “princo” de ĉi tiu sensa mondo, superregas tiujn, kiuj vivas mallerte: enamiĝintaj de la mondana sensemeco, sklaviĝintaj de tio, kio produktas plezuron en la sensaj kapabloj (indriya), sen gardi la ses sensojn (vidadon, aŭdadon, flaradon, gustumadon, korpan tuŝadon kaj menson), malmoderaj dum manĝado (kio estigas pliajn dezirojn), malagemaj kaj kun malgranda strebado kaj energio (vīriya). Jen la vojo de la malatentaj. La Plejsuperan oni ne povas atingi sen strebado, sen oferado, sen sindediĉo kaj disciplino. Budho difinas kvar specojn de manĝaĵo aŭ nutraĵo:
fizika manĝaĵo por la korpo,
la sensaĵoj estigitaj dum la sensa kontakto,
la intencaj pensoj estigitaj rilate la sensan mondon, kaj
la konscio (la ses sferoj internaj de la mensa spaco, kiun ni nomas "konscio").
3 notes · View notes
irinto · 2 months ago
Text
Dhammapada 1-12 (esperanto)
Tumblr media
Medolon kiel medolon koninte… Kaj ne-medolon kiel ne-medolon… Tiuj la medolon jes atingas, kiuj ĝustajn intencojn havas.
Versio en esperanto de: Ramón E. Morales C. Ilustraĵo: P. Wickramanayaka. Prenita el la libro: Treasury of Truth - Illustrated Dhammapada.
Personoj gvidataj de ĝustaj intencoj (sammā saṅkappa) atingas la kernon (sāra), la esencon de la realo. Ili konas la esencan kiel esencan kaj la neesencan kiel neesencan… Ili vidas la aferojn tiaj, kiel tiuj estas, la realon tia kia ĝi estas, sen fantazioj. La ĝustaj intencoj estas difinitaj en la Okobla Vojo de la Noblaj kaj estas tri: (1) La intenco de rezignado disde la sensaj plezuroj, (2) la bona intenco de amo kaj amikemeco, kaj (3) la konstrua intenco de nedamaĝemeco (ne ofendi, ne turmenti, ne damaĝi kaj ne mortigi la sentemajn estaĵojn). Sammā signifas "kompletaj, perfektaj, harmoniaj, belaj”, kiel io nova kaj nerompita.
1 note · View note
irinto · 2 months ago
Text
Dhammapada 1-11 (esperanto)
Tumblr media
En ne-medolo, medolon kredantaj… Kaj en medolo, ne-medolon vidantaj… Tiuj la medolon ne atingas, kiuj erarajn intencojn havas.
Versio en esperanto de: Ramón E. Morales C. Ilustraĵo: P. Wickramanayaka. Prenita el la libro: Treasury of Truth - Illustrated Dhammapada.
La kerno (sāra) estas la esenco de la realo, kio vere gravas kaj valoras. La personoj gvidataj de eraraj intencoj (micchā saṅkappa) ne atingas tiun esencon. Ili kredas, ke la neesenco estas esenca kaj vidas la esencan kiel neesencan… Kaj kiuj estas tiuj eraraj intencoj? (1) La vanta intenco sperti sensajn plezurojn, (2) la malbona intenco de malamo kaj malamikeco, kaj (3) la detrua intenco de damaĝemeco (ofendi, turmenti, damaĝi kaj mortigi la sentemajn estaĵojn).
1 note · View note
irinto · 2 months ago
Text
Dhammapada 1-9 (esperanto)
Tumblr media
Iu makulito la tinkturitan robon veste surportos… Fora disde bremso kaj realo, ne li indas por la tinkturita.
Versio en esperanto de: Ramón E. Morales C. Ilustraĵo: P. Wickramanayaka. Prenita el la libro: Treasury of Truth - Illustrated Dhammapada.
Makulito (anikkasāvo) estas tiu, kiu ne purigis sin mem disde la kvar malpuraĵoj: (1) la malpuraĵo de la sensaj deziroj (kāmāsava), (2) la malpuraĵo de la deziro de ekzistado fiksa kaj eterna en saṃsāra (bhavāsava), (3) la malpuraĵo de la fantaziaj vidpunktoj (diṭṭhāsava), kaj (4) la malpuraĵo de la malkonado de la Kvar Veroj (avijjāsava). La Bena parolas ironie ĉi tie, kiam Li diras, ke nur la senmakulitaj estas indaj por la “makulita” (tinkturita) robo (kāsāva vattha) de monaĥo (robo farita el reuzitaj toloj kaj tinkturitaj flave). Makulita mense de la kvar malpuraĵoj, la persono restas fremda disde bremso (memkontrolo, memlimigado) kaj disde la realo (damasaccena). Tia persono, viro aŭ virino, ne estas inda (arahati) por la robo de monaĥo, kio estas simbolo de rezignado kaj pureco.
0 notes
irinto · 2 months ago
Text
Dhammapada 1-6 (esperanto)
Tumblr media
Kelkaj aliaj ne konscias, ke ni ĉi tie mortos. Sed kiuj tion ja konscias, tiuj siajn kverelojn finas.
Versio en esperanto de: Ramón E. Morales C. Ilustraĵo: P. Wickramanayaka. Prenita el la libro: Treasury of Truth - Illustrated Dhammapada.
Se vi meditas konstante pri la natura mortemeco de ĉiuj estaĵoj, vi vidos kiom grava estas la vivo por ĉiuj egale. En ĉi tiu trankviliĝinta kaj matura mensa stato ŝajnas nenecese kaj stulte perdi la tempon en kvereloj, disputoj, militoj, misdiskutoj. Pro tio, tiuj pensantaj lerte en la natura mortemeco de ĉiuj estaĵoj ĉesas siajn kverelojn kaj dediĉas sian vivtempon al agadoj pli utilaj.
1 note · View note