Tumgik
#esperanto eldono
Text
La Esperanta eldono de la malamo/Kebencian dalam edisi Esperanto untuk portu(galiza) catal & baskue 😡
Ĉiufoje, kiam mi legas aŭ eĉ aŭskultas la katalunan lingvon, miaj okuloj kaj koro vere malsanas! 😡😡😡😡😡😡😡😡
Mi ne scias, kial Hispanio ankoraŭ konservas ĝin, precipe kiam ili cerbolavas la argentinan popolon. 😑
Tumblr media
Mi ankaŭ malamas la eŭskan kaj portugalan, ili vere aĉas! 😁😂😝😛
La Ibera Duoninsulo havas multajn nedeziratajn entojn. 😭😭😭
Ĉi tiu estas la lasta frazo en la hispana :
"Creo en Dios y en mí mismo si el reino visigodo todavía existe hasta hoy, ¡quizás la Península Ibérica sea absolutamente diferente!"
Tumblr media
¡Especialmente España! 😢😭😢😭
Tumblr media
Estoy 69696969% seguro de que el portugués lusitano y el catalán son mutuamente inteligibles, ¡de lo contrario no diría nada malo d'ellos! 😂😂😂😂😂😂😂😂😂😂
1 note · View note
bookwhats-blog · 8 years
Text
New Post has been published on Books What
New Post has been published on http://bookswhat.com/archives/39188
La vorto kaj la vento (Originala novelaro en Esperanto)
Ĉi originala rakontaro de Miguel Fernández enhavas ĉiujn liajn prozaĵojn verkitajn inter 1992 kaj 2015. Kiel atendeblas de la konata verkisto, poeto kaj tradukisto – membro de la t.n. ibera grupo aŭ skolo de E-verkistoj -, la temoj tuŝas amon, teatron, polit...
0 notes
malpopola · 7 years
Text
Kiom da homoj parolas Esperanton - laŭ Vikipedio?
[Se vi ne volas legi la tutan artikolon, resume temas pri preskaŭ 3.5 milionoj da aktivaj parolantoj de Esperanto.]
Nia bela lingvo havas grandan problemon: neniu scias, kiom da homoj vere parolas ĝin, ĉar neniu registaro en la mondo demands pri tio en censo. Do oni devas diveni. La plej ofta statistiko diras, ke preskaŭ du milionoj da homoj parolas Esperanton, sed oni neniel scias, kiom bone, kiom vigle, kiom ofte.
Statistikaj divenoj (t.e. bazitaj sur nerektaj, sed rilataj faktoj) diverĝas vaste pri la nombroj. Ni scias, ke centoj da miloj lernis Esperanton per duolingo dum la unuaj monatoj - tio indukus, ke miliono da parolantoj estas subtakso. Aliflanke, aniĝo en Esperantaj grupoj estas malvigla kaj statistikisto divenis nombron pli proksima al cent miloj da homoj aktive parolantaj la lingvon.
Alia maniero eltrovi gravecon de la lingvo estas kontroli la kreskon de ĝia Vikipedio. La angla Vikipedio estas nature pinta kvalite kaj kvante (ĉar Vikipedio ja estas anglalingva projekto dekomence), sed aliaj lingvoj rapide kreskas.
Estas multaj nombroj kiuj priskribas lingvan Vikipedion. La unua (kaj komence ĉefa) estas la nombro da artikoloj en ĉiu lingvo. Sed en tio estas problemo, ĉar oni povas aŭtomate krei artikolojn se oni havas vortaron. Eĉ se oni kreas artikolojn permane, se ili ne havas interesan enhavon, oni ne dirus ke temas pri enciklopedia paĝo. Fakte, multaj paĝoj en pluraj lingvoj - inkluzive de la Esperanta - estas nur ĝermoj, paĝoj kies enhavo aldonendas.
Ĉar Vikipedio rimarkis tion, ĝi inventis novan nombron, kiu pli trafe difinas viglecon de lingva eldono. Oni nomis ĝin “profundeco” (depth en la angla) kaj ĝi estas funkcio de pluraj variabloj. Laŭ ĝi, la Esperanta Vikipedio estas malvigla, kaj ĝia profundeco de 16.77 metas nian Vikipedion centvice. Ve!
Laŭ nombro de artikoloj, aliflanke, la Esperanta Vikipedio estas tre granda, kaj ĝiaj 241,339 eroj igas ĝin la 32-a Vikipedio nuntempe. Tamen, ĝi nur havas la duoblan nombron da artikoloj ol la Volapuka (la due plej granda Vikipedio de artefarita lingvo). Ĉar ni scias, ke preskaŭ neniu parolas Volapukon, tio ege strangas.
Eĉ en la statistiko kiu indikas laboron, tiun de redaktagoj, oni ne trovas veran indikon de intereso: dum la Esperanta Vikipedio estas 35a kun pli ol ses milionoj da redaktagoj, la Volapuka havas pli ol tri milionoj da tiaj.
Eble la plej bona maniero, diveni nombron da parolantoj de Esperanto estas rigardi la nombron da aktivaj uzantoj de Vikipedio kaj kompari Esperantan kun aliaj similaj Vikipedioj. Ĉu oni scias, kiom da aktivaj uzantoj aliras ĉiun Vikipedion? Certe ke jes! Jen la ligilo:
http://wikistats.wmflabs.org/display.php?t=wp
Se vi iras tie, vi trovos grandan liston. Vicigu ĝin laŭ aktivaj uzantoj (a.u.). Rimarku ke la plej granda Vikipedio (angla) havas preskaŭ 120mil a.u., dum la due plej granda (germana) havas nur malpli ol 19mil - ĉirkaŭ sesono. La Esperanta havas 363, do iom pli ol triono de mil. Tio ŝajnas ege malgranda, sed ĝi estas proksime inter pli aktivaj Vikipedioj kiel la Serba aŭ Kroata, kaj malpli aktivaj kiel la Litova aŭ la Slovena.
Kial mi elektis tiujn lingvojn? Ĉar ili estas naciaj lingvoj de malgrandaj ŝtatoj kiuj estas treege fieraj pri ilia lingvo. Kiom da parolantoj de tiuj lingvoj povus aktiviĝi por ilia Vikipedio?
Serba - 631 a.u. - 9.7 milionoj da parolantoj Kroata - 426 a.u. - 5.6 milionoj da parolantoj
Litova - 334 a.u. - 3.0 milionoj da parolantoj Slovena - 303 a.u. - 2.5 milionoj da parolantoj
Ĉar mi estas sciencemulo, mi retrairos la nombrojn por ĉiuj Vikipedioj de vere naciaj lingvoj (la angla, franca, hispana, kaj rusa estas duaj lingvoj por multege da homoj, do oni probable trovos, ke ekzistas pli da aktivuloj ol parolantaro indikus). Se mi trovos, ke nombro da parolantoj de nacia lingvo ligiĝas al parolantaro, tio indikus, ke preskaŭ 3.5 milionoj da homoj aktive parolas la Esperantan.
Rimarku, ke tiu statistiko dependas de multaj faktoroj. Ekzemple, uzantoj povas aktiviĝi nur kie oni povas aliri la Interreton, do en landoj sen vasta interreta disvastiĝo, oni trovus ege malpli da aktivaj uzantoj. Tio estas la kialo pro mia elekto de orienteŭropaj landoj por kompari nombron da aktivaj uzantoj: ili estas iom meze inter la okcidentaj landoj kaj la kroma mondo se paroli pri aliro al interreto. 
1 note · View note