arthistorio
Arthistorio
17 posts
Don't wanna be here? Send us removal request.
arthistorio · 10 years ago
Note
Mi amas via blogo! Neniam antaŭe la universaleco de arto estis tiel perfekte montras!
Dankon!
2 notes · View notes
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media
"Mi estas Superrealismo." — Salvador Dalí
2 notes · View notes
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media
Marcel Duchamp, L.H.O.O.Q., 1919 Dadaismo estis artmovado, kiu ofte faris arton el trovitaj objektoj. L.H.O.O.Q. de la franca artisto Marcel Duchamp estas arto el bildkarto de la Mona Lisa de Leonardo da Vinci. Duchamp desegnis lipharojn en la vizaĝo de la Mona Lisa kaj skribis la litergrupon „L.H.O.O.Q.” „L.H.O.O.Q.” estas franca vortludo. Ĝi similas la francan frazon por „Ŝi havas amorvekan pugon.” Tiamaniere, Dadaismo atakis tradician arton kaj faris novan specon de arto.
2 notes · View notes
arthistorio · 11 years ago
Quote
Dada estas nova tendenco en arto.
Hugo Ball, Dada-Manifesto (1916)
3 notes · View notes
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media Tumblr media
unue: Kazimir Malevich, Negra cirklo, 1915.
due: Kazimir Malevich, Negra kvadrato, 1915.
Maleviĉ estis rusa artisto de la artmovado suprematismo. Suprematistoj kredis, ke abstrakta reprezento estas pli bona ol efektiva realeco. Suprematismaj artistoj bildigis purajn geometriajn formojn en nerealaj spacoj.
Maleviĉ laboris ĉirkaŭ la tempo de la rusa revolucio de 1917. Li imagis novan mondon de abstrakta arto.  Bedaŭrinde, la totalisma registaro subpremis abstraktan arton kaj suprematismo estingiĝis.
0 notes
arthistorio · 11 years ago
Text
Kiun specon de arto vi ŝatas?
0 notes
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media
Giorgio de Chirico, La kanto de amo, 1914
 Kio estas metafizika pentroarto?
Metafizika pentroarto estis  itala artmovado, kiu estis sukcesa en la 1910-aj jaroj. Ĝi estis antaŭvenanto de superrealismo (aŭ surrealismo). Giorgio de Chirico estas fama artista de metafizika pentroarto. Fama pentraĵo de Giorgio de Chirico estas La kanto de amo. La pentraĵo havas multajn strangajn partojn. Ekzemple, Klasika greka kapstatuo kaj grandega ganto estas sur la muro. Ekzistas verda pilko en la antaŭplano. Ĉi tiuj nekongruaj objektoj estas trajtoj de metafizika pentroarto. Giorgio de Chirico prezentas realecon, kiu estas preter la nia.
2 notes · View notes
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media
Diego Velázquez, Las Meninas, 1656
Las Meninas estas fama pentraĵo de Diego Velázquez, kiu estis artisto dum la hispana ora epoko. Ĉe la centro de la pentraĵo estas Margareta Teresa de Hispanio, la filino de la reĝo Filipo.
Las Meninas estas konata pro ĝi kompleksaj spacaj rilatoj. Velázquez estas ĉe la maldekstro, kaj li ŝajnas rigardi vin, la vidanto de la pentraĵo Las Meninas. Tamen, ekzistas spegulo sur la muro, kiu reflektas la reĝo kaj la reĝino. La arthistoriistoj debatas la signifon de la spegulo. Ĉu la spegulo reflektas la efektivajn gereĝojn? Aŭ ĉu la spegulo reflektas la bildon de la reĝo kaj reĝino en la kanvaso de Velázquez? La spacaj dubasencecoj faras la pentraĵon interesa.
3 notes · View notes
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media
Paul Klee, Pepadanta Maŝino, 1922
Paul Klee estis svisgermana artisto. Pepadanta Maŝino de Paul Klee montras kvar birdecajn bestojn, kiuj ligiĝas al maŝino. La maŝino ŝajnas funkcias per kranko. Pepadanta Maŝino prezentas vidan kontraŭdiron: la birdoj kaj la maŝino kuniĝas, sed la birdoj reprezentas naturon dum la maŝino reprezentas industriecon. Ĉi tiu bildo eble estas simbolo, montrante, ke niaj modernaj vivoj estas tute konektitaj kun teknologio.
1 note · View note
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media
Judith Leyster, Memportreto, 1630 
Judith Leyster estis nederlanda artisto dum la ora jarcento de Nederlando. Dum ĉi tiu epoko, nur viraj artistoj normale faris pentraĵojn. Tamen, Leyster estis sukcesa virina artisto. En la memportreto, Leyster neformale portretis sin. Ŝi ridetas, bonvenigante la vidanton. La pentraĵo, kiun ŝi pentras, montras junan ridetantan viro kun violono. Tia pentraĵo estis tipa je la verko de Leyster.
Malgraŭ la neformala karaktero de la verko, Leyster prezentas sin en siaj plej bonaj vestoj anstataŭ la vestoj por pentri. Leyster volis emfazi, ke si estas sukcesa virina artista.
3 notes · View notes
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media
Edvard Munch, La Kriego, 1893
Edvard Munch estis norvega artisto, kiu influegis Ekspresionismon. La Kriego estas fama verko de Munch. La Kriego montras kraniecan vizaĝon, kiu ellasas teruran kiregon. La konfliktanta koloraro reprezentas la profundan turmenton de Munch. Do kio igis tiun turmenton? Munch havis maltrankviligan infanaĝon. Ekzemple, la patrino de Munch mortis kiam Munch estas juna. Munch eble influiĝis de la industria epoko ankaŭ. La industria epoko signifas modernecon. Do La Kriego montras niajn ĥaosajn modernajn vivojn.
3 notes · View notes
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media
Umberto Boccioni, Unikaj Formoj de Kontinueco en Spaco, 1913
Futurismo estis artista movado el Italujo dum la frua 20-a jarcento. La bronza statuo Unikaj Formoj de Kontinueco en Spaco ekzemplas la futurismajn ideojn. La futurismano deziris omaĝi la teknologian progreson, kiu karakterizis modernecon. Unikaj Formoj de Kontinueco en Spaco prezentas la homan formon, sed ĝi estas tre abstrakta. Ĉi tiu abstrakteco simboligas la ekstreman rapidon, kun kiu la figuro moviĝas. La figuro marŝas antaŭen kun granda potenco, reprezentante la futurisman idealon de antaŭenmovado. La artisto Umberto Boccioni volis promocii la kredon je konstanta progreso.
4 notes · View notes
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media
Gustav Klimt, La Kiso, 1908-1909
La Kiso de Gustav Klimt estas pentraĵo de la Secesi-stilo. En la bildo, viro kisas virinon apud la rando de florbedo. Klimt montras abstraktajn figurojn de la homa korpo. La korpoj de la viro kaj la virino malklariĝas. La orkolora malantaŭplano indikas, ke ne ekzistas la kiso en reala tempo. Kontraŭe, la kisantoj estas perditaj en tempo kaj spaco pro la intenseco de la kiso. La fizika intimeco unuigas la personojn.
76 notes · View notes
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media
Caspar David Friedrich, Vaganto super nebulmaro, 1818
Romantikismo estis Eŭropa arta movado en la 19a jarcento. La romantikisma artisto penis montri la profundajn emociojn de homaro. Vaganto super nebulmaro de la germana artisto Caspar David Friedrich ekzemplas la romantikismajn interesojn. En la bildo, viro rigardas la pejzaĝon kun ĝia malglata tero kaj ĝia nebulo. La pentraĵo havas fortan emocian fokuson. Ĝi incitas multajn sentojn kiel melankolio, soleco, malĝojo, ktp. Ĉi tiu pentraĵo ankaŭ montras la intereso pri la potenco kaj belo de naturo.
5 notes · View notes
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media
Caravaggio, La Voko de Sankta Mateo, 1599-1600
Kio estas tenebrismo?
Tenebrismo estas la ekstrema uzado de „chiaroscuro” (kiu estas la itala vorto por „lumo-mallumo”). Alivorte, tenebrismo estas la fortega kontrasto inter lumo kaj mallumo. Tenebrismo kreas dramecajn efikojn. La Voko de Sankta Mateo de Caravaggio ekzemplas tenebrismon. (La Voko de Sankta Mateo montras la momenton, en kiu Jesuo diris al Mateo: „Sekvu min.”) Tenebrismo estas utiligita per la diagonala strio de lumo en la malluma sceno. La tenebrismo funkcias kiel lumĵetilo, kiu enfokusigas Sanktan Mateon. Tenebrism plibonigas la teatrecon de ĉi tiu drameca momento.
8 notes · View notes
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media
Katsushika Hokusai, La Granda Ondo, 19a centjaro, epoko de Edo, lignogravuraĵo
La Granda Ondo estas japana lignogravuraĵo de Katsushika Hokusai. En ĉi tiu verko de lignogravurado, personoj en boatoj konfliktas kun la grandega blua ondo. La ondo preskaŭ estas personigita—ĝi ŝajnas voli ataki la personojn. Emfazante la amplekso de la ondo, Monto Fuĝi, kiu estas en la malantaŭplano, aspektas malgranda. Ĉi tiu lignogravuraĵo montras universalan temon en arthistorio: homo kontraŭ naturo. Hokusai bele kaptas momenton en tempo, en kiu la potenco de personoj kaj la forto de naturo batalas inter si.
Vortareto:
lignogravurado [angle: xylography; hispane: xilografía] tekniko por fari reproduktojn, en kiu gravurita lignaĵo estas kovrita per inko
lignogravuraĵo [angle: woodcut; hispane: xilografía] verko de lignogravurado
13 notes · View notes
arthistorio · 11 years ago
Photo
Tumblr media
Berlinghiero, Madono kaj Infano, 13a jarcento
Madono kaj Infano de Berlinghiero estas tipa de arto de la Bizanca tradicio. Favorante simbolan figuron de Kristo, Berlinghiero malakceptis naturalismon. Kristo estas figurita kiel eta viro kun la proporcioj kaj mangestoj de plenkreska persono. La maljuna aspekto de Kristo estas simbolo por monstri lian saĝeco. Maria havas longigitajn proporciojn, kiuj estas karakterizaj de Bizanca arto. Kaj Maria kaj Kristo estas antaŭ ora malantaŭplano kaj havas rondajn, ebenajn nimboj, kiuj simbolas ilian diecon.
2 notes · View notes