#Vegetarano
Explore tagged Tumblr posts
Text
La supisto
Tusado, fojaj ĝemoj kaj fojfoje raŭka voĉo estis aŭdebla de apartamento 1887 ĉe zamenhofa strato en Espera vilaĝo. La loĝantino, silia, estis malsana dum pluraj semajnoj kaj preskaŭ perdis esperon ke tiu aĉa malvarmumo iam foriros. Viro kun sako da ingrediencoj por speciala supo venis al la pordo de silia. Li frapis ĉe pordo. Silia laŭ eble hastis al la pordo kaj raŭkvoĉe demandis "kiu estas?" Demandis silia per raŭka voĉo kiu vokis kompaton de la koro de ĉiu aŭdinto. "Estas la supisto, kornilio. Mi kuiros sanigan supon por vi se vi permesos al mi eniri. Mi kunportis ĉiujn la ingrediencojn" silia pensis momente aŭ provis pensi kun la kapdoloro kaj malklara menso de la malvarmumo. "Mi estas vegetarano ĉu la supo estas vegetara?" Ŝi demandis. "Jes kara. Estas nur legomoj kaj spicoj" "bone" kaj silia enlasis la supiston kaj montris al li la kuirejon. "En duonhoro aŭ iom pli la supo estos preta por vi, kara, do ripozu enlite aŭ sursofe laŭ via plaĉo ĝis tiam"
Do kornilio malplenigis lian sakon metante ĉion sur tablo en la kuirejo. Estis ajlo, cepo, karotoj, terpomoj, batatoj, salo, pipro, kapsiketo, kaj legomo nekutima. Kornilio komencis tranĉi la supaĵojn en la ordo de kiu li elprenis ilin el la sako kaj metis la tranĉaĵojn en poto da akvo. Kiam la supisto estis la lastan aferon stranĉanto silia pro enuo kaj kuriozeco kaŝe enrigardis la kuirejon. Kio estis okazanta ŝi ne certis. La supisto tranĉis kio aspektis kiel malbela pupo farita el maldikaj longaj terpomoj. Kornilio tranĉis unu "brakon" de la malbela terpomeca pupo. La vizaĝeto sur ĝi ŝajnis grimaci, silia preskaŭ atendis ke ĝi krius sed nur estis la sono de la tranĉilo same kiel kiam oni tranĉas karoton. Kornilio remetis la ceteron de la terpompupo en la sako kaj senŝeligis la fortranĉitan pecon kaj dispecigis same kiel li faris al la karoto kaj terpomo kaj batato. Tre laca silia rekuŝiĝis sursofe kaj atendis por la supo esti preta.
Kun ĉio kune en la poto kornilio boligis ĝin ĝis ĉio estis moligita per la varma akvo. Li verŝis la supon en bovlo la aldonis glacikubon por iomete malvarmigi la supon kaj portis ĝin al silia kiu duone dormis nun.
"Kara, la supo estas preta por vi. Ĝuu!" Silia dankis lin kaj manĝis ĝin tute kaj preskaŭ tuj post plenmanĝi la supon trinkinte ĉiun guton de la buljonon ŝi endormiĝis profunde. Kornilio purigis la kuirejon. antaŭ foriri li skribis lian telefonnumeron kaj nomon sur peceto de papero kaj ŝlosis la pordon elirinte.
Silia vekiĝis kaj ŝi sentis sin perfekte sano. La malvarmumaĉo estis kuracita, ŝi denove kapablis kanti, ne plu estis kapdoloro nek malklara menso!
"Mirinde! sed Kiom longe mi dormis kaj kie estas la supisto?" Silia trovis la paperon kiun lasis kornilio tie kaj ekvokis lin.
Kornilio:"Saluton?"
Silia: "Saluton, ĉu vi estas la supisto? Mi estas silia.
Kornilio:"jes, supisto kornilio. Vi certe fartas multe pli bone hodiaŭ, kara.
Silia: "Jes multege pli bone sed mi havas du demandojn, kara. Kio estis tiu malbela terpoma pupo kies brakon vi uzis en la supo kaj kiom longe mi dormis? Mi ĵus vekiĝis antaŭ malpli ol dek minutoj."
Kornilio: "Ho la terpompupo tio estas mandragoro, speciala planto uzata en kuraciloj dum jarcentoj kaj vi dormis la kutiman tempodaŭron tri tagoj"
Silia: "TRI TAGOJ!...... VI ŜERCAS!"
Kornilio:"Mi ne ŝercas, kara. Vi vidos mem. Ĉu vi bezonas ion alian, kara ? Vi tute sanas nun."
Silia: "Mmmmm Nu, ne dankon, kara. Mi devas eki al mia laboro"
Kornilio: "Bone, kara. Mi lasos vin labori. Vi havas multe por fari post tri tagoj da dormado. Adiaŭ kara."
Silia:"Adiaŭ"
1 note
·
View note
Quote
Por furiozi kaj mortigi, oni ne bezonas veran kuraĝon. […] Montru al mi viron, kiu kontraŭstaras ĝismorte al ĉia ajn potenco, ĉu tera ĉu ĉiela, kiu volus devigi lin, agi kontraŭ la propra konscienco. Nur tia viro estas vere kuraĝa.
Bernard Shaw, ‘El “Herooj”’, Vegetarano 8.2 (1925), 12.
George Bernard Shaw (1856 – 1950) estis irlanda dramaturgo, verkisto, filosofo, socialisto, liberpensulo, feministo, vegetarano, bestaj-rajtoj-aktivulo, Nobelpremiito kaj Oskarpremiito.
2 notes
·
View notes
Text
Ŝerceto 0007
Oni ne bezonas apartan vorton por “vegetarano”! Oni simple uzu la sugestojn de “La Bona Lingvo” kaj diru, “malbonĉasisto”.
2 notes
·
View notes
Photo
When in Santa Rosa 😋 Vegetarano (Vegan Entree) stewed red kidney or black beans Spanish olives with avocado salad & choice of white or Spanish rice (at El Coqui Puerto Rican Cuisine)
0 notes
Text
Falsaj argumentoj
Ad hominem: kiam oni atakas la persnon, ne la argumenton. Ekzemple:"la kuracisto iu aro rekomendis ke mi ĉesu fumi. Sed li fumas!"
Falsa dilemo: kiam oni troigas la du flankojn de temo, nebligante lokon por nuancoj aŭ ekvilibro. Ekzem0le:"ĉu vi apogas aborton? Do vi aprobss la mortihon de infanoj"
Post hoc reĝo propter hoc: tio estas "post tio, do pro to tio". Ekzemple:"Hitler estis vegetarano, kaj rigardu al kio onivenas"
Falsa analogio: ekzemple, provi kompari geedziĝon de geamseksemuloj kun laŭleĝigo de pedofilio.
0 notes
Photo
Kiu estas hiu? Temas pri yuna Koloradiano, 23-yara, kiu mortis yare lasta monate augusto. Elijah McClain (eLAYdja mekKLEYN) lodjis en urbo Aurora (oROra). Dum li promenis heymen de butikumado qe proksima vendeyo, iu raportis al polico ke li vestis per vizadjkovrilo y qirkaudraxis manoy. Policanoy tuy venis, arestis li, y finofare sekvado de okazajoy rezultis en morto de hiu yunulo.
Onidire, Elijah estis pacamanto, vegetarano, y meminstruis violono y ludis por bestoy en urba bestrifudjeyo, qar li kredis ke muziko trankviligis ili. Lia morto estis tute malnecesa y evitebla tragedio kiu finlumigis brila animo apenau komencanta mema evoluado.
Hiu bildo estas pri murpentrajo en Denvero, urbo tuy apud Aurora y qefurbo de Koloradio. Titipa murpentrajoy ekestis sur multa konstruajoy en urbocentro, qar lia tragedio tikvante dolorigis urbanoy.
0 notes