pure-vere-bele-blog
pure-vere-bele-blog
Pure vere bele
3 posts
Efemeraĵoj kiuj vagas en mia koro. Esperanto, English. Japano / Japanese
Don't wanna be here? Send us removal request.
pure-vere-bele-blog · 6 years ago
Text
Nun ...
Kiuj parolas Esperanton en Tumblr? Mi kaj vi, kiu vidis ĉi tiun mesaĝon. Tre nekutima renkonto(?)
Ĉiuj estas tre okupataj. Ili havas multe da aferoj, kiujn ili devas kaj volas fari hodiaŭ, eĉ ĵus nun, aŭ haste. Ĉiuj volas kaj ĝuas la aferojn, tiel la mondo floras.
0 notes
pure-vere-bele-blog · 6 years ago
Text
Ni havas ...
Junuloj havas revojn, maljunuloj rememorojn.
Revo bezonas penojn, rememoro larmojn.
0 notes
pure-vere-bele-blog · 6 years ago
Text
Transfered from twitter
Mia konto de Tvitero estis fermita, kaŭze de mia misprocedo. Staras tie ĉi mia nova blogo tiel mallonga kiel tvitero.
Jen estas miaj pepoj rememoritaj en ĉi tiu monato:
** En la pasintaj tempoj mi ofte vidis katetojn forlasitajn; mi preterpasis, kaj pensis, ke iu savos ilin; en la sekvanta tago oni ne vidis la katojn...
En lastaj jaroj mi ne vidas katetojn forlasitajn, sed sovaĝajn; ili eble estas sovaĝaj denaske; siaj prapatroj devenis de la forlasitaj.
** Mi trovis ŝtonon; ĝi pepis: Rapidu! Poste troviĝis herboj; ili pepis: Ne rapidu ne! Kaj estis floro, kiu pepis: Ne plu iru, ĉar estas sorĉisto tie. Sed mi ne aŭdis la voĉojn. Kiel do oni povas rimarki la pepadon sen aŭdado? Mirinda! Kiu sentas mirindecon, tiu povus aŭdi la pepadon.
** Oni diras: pli stranga ol novelo estas fakto; ankaŭ dirite: pli vera ol fakto estas novelo.Pri la lasta paradoksmiena diro diskutis Murasaki-Sikibu en sia mondo-unua novelo (romano), La rakonto de Genzi, antaŭ mil jaroj. Notu ke la vorto "novelo" ankoraŭ ne ekzistis en tiu tempo.
** Budhistoj kunpremas manojn antaŭ budhastatuo, kristanoj suprenrigardas krucon, islamanoj klinas sin al Mekka. Ne trovu valoron en la preĝo. Preĝo mem sonoras en la preĝo.
** En lastaj jaroj televido ĉiam aperigas tekston de kanto sur la ekrano, por ke oni bone klarigu la vortojn. Nuntempe aperas eĉ teksto de ordinara parolado, ne por surduloj sed por bone efiki al amuzo; la japana teksto de la japana parolado por japanoj; stulta?
** Mi vidis miajn piedojn, ŝtonetojn, krabon, kaj vidis akvon kiam mi vidis akvon. Mi vidis nubojn, birdojn, stelojn, sed nenie vidis aeron. Tio, kion oni vidas ne estas ĉio; oni sentas, oni pensas, oni imagas,...
1 note · View note