Don't wanna be here? Send us removal request.
Text
La Fantomo en Dobbs-Manĝejo The Ghost in Dobbs Diner in Esperanto
La Fantomo en Dobbs-Manĝejo
Sinjoro Dobbs prizorgis la manĝejon ĉe la angulo apud la ŝoseo. Ĉiam estis tre okupata.
Sinjoro Dobbs tiom laboris, ke li neniam havis tempon por sidiĝi. Li devis helpi la kelnerhelpanton.
Li devis helpi la kelnerinon. Li devis helpi la kuiriston.
Iun tagon, ĝuste meze de la tagmanĝo, la kuiristo elĉerpigis piklojn. “Volapukaĵoj!” diris la kuiristo. Kaj li petis pli de sinjoro Dobbs.
Ĉe la malantaŭo de la ŝranko, sinjoro Dobbs trovis malnovan polvokovritan verdan botelon. Li pensis, ke ĝi estas pikla kruĉo. Li malŝraŭbis la kovrilon.
El la kruĉo kirliĝis torda nubo de blanka fumo. Ĝi ĉirkaŭflugis dum minuto, poste sin prezentis.
“Samuel Sheets, fantomo kaj mondvojaĝanto,” ĝi diris. Mi ĝojas ekkoni vin.“
"Ho mia!” estis ĉio, kion sinjoro Dobbs povis diri.
Kiam Samuel Sheets vidis, ke li estas en Dobbs Diner, li estis tre feliĉa. Li ĉiam volis labori en manĝejo. Li tuj komencis. Li viŝis la plankojn por la kelnerhelpanto.
Li Helpis la kelnerinon
kun ŝiaj pezaj pletoj.
Li eĉ helpis la kuiriston fari supon.
Baldaŭ ĉiuj en Dobbs Diner kaŝis sin.
“Ni ne laboras en manĝejo kun fantomo!”
kriis la kelnerhelpanto, la kelnerino kaj la kuiristino.
“Enboteligu lin denove!”
Sinjoro Dobbs ne farus tion. Li ŝatis Samuel Sheets.
“Kiam vi ekkonos lin, vi ankaŭ ŝatos lin.
Li eĉ povas kuiri,” diris sinjoro Dobbs Sed neniu aŭskultis.
“Ni rezignas!” ili kriis.
Samuel Sheets estis tre vundita. Li volis reenŝovi sin en sia botelo.
“Ne estu stulta. Ni devas prepari vespermanĝon,” diris sinjoro Dobbs. Kaj li ŝuis Samuel Sheets en la kuirejon.
Sed kiam la vespermanĝo estis preta, neniu venis.
La kelnerhelpanto, la kelnerino kaj la kuiristo kuris rekte al la Urbestro. Ili rakontis al li pri la fantomo en Dobbs Diner.
La Urbestro estis tre ĉagrenita.
“Mi vokos la policon!” li diris.
“Ni devas forigi tiun aferon!”
Sinjoro Dobbs estis fermonta por la nokto, kiam la Urbestro kaj tri policanoj kuris tra la pordo.
“Kie estas tiu terura, timiga fantomo?” kriis la Urbestro.
Sinjoro Dobbs provis klarigi, ke la fantomo ne estas terura aŭ timiga. Sed, denove, neniu aŭskultis. Aferoj aspektis malbone por Samuel Sheets.
Tiam sinjoro Dobbs havis ideon. Li sciis, ke la Urbestro amas bonan manĝaĵon.
Do li proponis al la Urbestro la vespermanĝon, kiun kuiris Samuel Sheets. Sed li ne diris al la Urbestro kiu estas la kuiristo.
La Urbestro manĝis ĉion sur sia telero.
“Tio estis la plej bona manĝo, kiun mi iam havis,”
li diris feliĉe.
“Mi devas renkonti la kuiriston.”
Sinjoro Dobbs estis feliĉa alporti sian novan helpanton.
“HO!” kriis la Urbestro.
Kaj ĝuste kiel sinjoro Dobbs esperis, la urbestro ne povis decidi sin enboteligi tiel bonan kuiriston. Anstataŭe, li amikiĝis Samuel Sheets.
Baldaŭ, Dobbs Diner estis pli okupata ol iam ajn. La kelnerhelpanto, la kelnerino kaj la kuiristo eksciis, ke labori kun fantomo povas esti tre amuza.
Kaj sinjoro Dobbs finfine havis tempon por sidiĝi.
5 notes
·
View notes
Photo
2 notes
·
View notes
Photo
2 notes
·
View notes